Esperanto (barko)
El Vikipedio
- Ĉi tiu artikolo temas pri la barko-restoracio. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Esperanto (apartigilo).
Leonardo Conte, italo de lonĝe loĝanta en Brazilo, aĉetis jaĥton, kun motoroj kaj veloj kaj instalis en ĝi restoracion ĉirkaŭ 1985. La barko-restoracio kunportis vizitantojn promene al ĉarmaj golfetoj de municipo Araruama (Rio-de-Ĵanejrio).