Esperanto USA
El Vikipedio
Esperanto > Esperanta Kulturo > Esperanto-gazeto > Esperanto USA
Esperanto USA estas oficiala bulteno de la usona nacia organizo de Esperanto, Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (ELNA). Antaŭaj bultenoj inkluzivis North American Esperanto Review kaj ELNA Newsletter.
Ĝi estas eldonita dumonate, kaj enhavas diversajn artikolojn pri Esperanto kaj la Esperanto-movado, librajn recenzojn, listojn de novaj libroj aperantaj en la libroservo, kaj informon pri esperantaj turismaj okazaĵoj.
Artikoloj aperas kaj en la angla kaj en Esperanto.
Iamaj redaktantoj inkluzivas Cathy Schulze, Philip Brewer, Ionel Oneţ, kaj Don Harlow. Nun ĝi estas redaktata de Joel Amis kun asisto de Eugenia Amis (kiel vicredaktorino kaj kompostistino).