Ionel Oneţ
El Vikipedio
Ionel ONEŢ naskiĝis en 1956 en Transilvanio kaj eklernis Esperanton en 1981. Ekde 1988 li vivas ekster Rumanio. Aktivas en la Esperanto-movado je diversaj niveloj en sia denaska Rumanio kaj en siaj adoptaj landoj, Usono kaj Nederlando.
Li tradukis en Esperanton el la lingvoj: rumana, angla, franca, romanĉa kaj el Esperanto, franca kaj la angla en la rumanan. Aperigis kelkajn librojn kaj centojn da materialoj (originalaĵoj kaj tradukaĵoj) en periodaĵoj, en la lingvoj Esperanto, rumana, angla.
Ekde de 1989 li laboras profesie por Esperanto. En 1990 fondis, kaj posedas, Eldonejon Bero, ĉe kiu aperas nur verkoj en/pri Esperanto. Li cetere instruis Esperanton kaj prelegis en aŭ pri tiu lingvo, en diversaj landoj.