Esprimo de sentoj en Esperanto
El Vikipedio
Esprimo de sentoj en Esperanto estas verko de Edmond Privat pri la stilistiko de Esperanto. Ĝi resumas kurson faritan ĉe la Universitato de Ĝenevo dum 1929 kaj 1930. Privat mem estis majstro de flua, facile komprenebla stilo, do Esprimo de sentoj fariĝis klasika kaj populara verko pri la temo.
Bibliografiaj indikoj:
- Edmond Privat: Esprimo de sentoj en Esperanto. Genève: UEA, 1931. 61 p.
- Pliaj eldonoj en la serĉilo TROVANTO de la Aŭstria Nacia Biblioteko, Kolekto por Planlingvoj.