Edmond Privat
El Vikipedio
Edmond PRIVAT (17-a de aŭgusto 1889 – 1962) estis franclingva svisa esperantisto, doktoro pri historio, universitata profesoro, verkisto, ĵurnalisto kaj movada aktivulo el Svislando. Esperanton li eklernis en 1903. Lia verkaro konsistas el originalaj dramoj, poemoj, rakontoj, lernolibroj kaj libroj pri la Esperanto-movado.
Enhavo |
[redaktu] Esperanto-agado
Privat lernis Esperanton komune kun sia samlernejano Hector Hodler en 1903.
Komitatano (unue "vickomitatano") de UEA ekde 1912, de 1920 ĝis 1934 li estis ĉefredaktisto (longtempe kun la titolo "gvidanto") de la oficiala organo, la revuo Esperanto. De 1924 ĝis 1928 li estis prezidanto de UEA, kaj samtempe prezidanto de Internacia Centra Komitato, sed rezignis post skandalo kiun li eliris tamen kiel senkulpulo. Privat antaŭenigis la internacian Esperanto-organizon en kaj ekster UEA.
Per siaj verkoj Historio de la lingvo Esperanto [duvoluma] kaj Vivo de Zamenhof li fariĝis unu el la plej gravaj historiistoj de Esperanto.
Li verkis filologian studon Esprimo de sentoj en Esperanto, estas aŭtoro de Ginevra kaj de poemaro Tra l' silento. Ankaŭ li aktivis sur pedagogia kampo kiel aŭtoro de populara legolibro Karlo kaj bonega Kursa lernolibro. Al Gandhi kaj Nehru ligis lin ne nur admiro sed ankaŭ persona amikeco.
Dum la jaroj 1923-1926 Privat estis honora konsilanto kaj vicdelegito de Irano ĉe tiama Ligo de Nacioj. Li prezentis Esperanton krom al la tiama Ligo de Nacioj ankaŭ al Internacia Labor-Oficejo kaj al Universala Telegrafa Unuiĝo. Li estis brila organizanto, aranĝis plurajn internaciajn konferencojn, kiel pri instruado de Esperanto en Ĝenevo (1922), Komercan kaj Turisman Konferencon en Venecio (1923), Internacian Radio-Konferencon en Ĝenovo (1924), Konferencon de Komerco kaj Industrio en Parizo (1925), Konferencon Paco per lernejo en Prago (1927), kie Esperanto estis sola oficiala traduklingvo. Aparteninte al la plej elokventaj oratoroj li ricevis post morto de Zamenhof oficon fari ĉiujare la tradician kongresan paroladon ĉe la solena inaŭgura kunveno.
Edmond Privat, kvankam ĵurnalisto por socialisma gazeto "la sentinelo" ne aliĝis al SAT, la organizo por maldekstruloj. En la jaro 1932 li skribis franclingve en "La sentinelo" pri la tragika pereo de 12 laboristoj en urbo Ĝenevo okaze de kontraŭfaŝista manifestacio. La laboristaro ne falu en kaptilon de perforto, ne eblas kontraŭbatili perforton per perforto.
[redaktu] Famaj Verkoj
- Karlo (legolibro, 1909)
- Ĉe l' koro de Europo (broŝuro, 1909)
- Vivanta lingvo de vivanta popolo (1910)
- Pri esperanta literaturo (1912)
- Tra l' silento (originalaj poemoj, 1912)
- Ginevra (originala versa dramo-legendo, 1913)
- Kursa lernolibro (1913)
- Historio de la lingvo Esperanto (du volumoj, 1912, 1927)
- Vivo de Zamenhof (1920)
- Esprimo de sentoj en Esperanto (1931) filologia studo
- Interpopola konduto (filozofio, 1934) psikologia studo de internaciaj problemoj.
- Federala sperto (1958)
- Junaĝa verkaro (1960) (kiu entenus la poemaron Tra l' silento)
- Aventuroj de pioniro (1963) amuzaj rakontoj pri gravaj renkontiĝoj kaj eventoj
- Vivo de Gandhi (1967)
- Du paroladoj
[redaktu] Rete legeblaj verkoj
[redaktu] Eksteraj ligoj
- Privat kaj Lanti artikolo de Georges Lagrange en La Ondo de Esperanto
- Verkoj de kaj pri Edmond Privat en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
|
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
'Edmond PRIVAT (priva), franclingva sviso, d-ro pri historio, docento ĉe la Ĝeneva Univ., verkisto, kunlaboranto de naciaj gazetoj. Nask. 17 aŭg. 1889 en Genève jam dum la infanjaroj li lernis E-n, en 1903 fondis kun Hodler la gazeton Juna E-isto. En 1905, kiel 16 jara junulo partoprenis la unuan kongreson en Boulogne sur Mer, kien li piede pilgrimis kaj kie kun matura elokventeco parolis, P. en la Pariza universitato studis lingvosciencon kaj historion kaj meritas specialan atenton liaj libroj franclingvaj pri Historio kaj Psikologio de Popoloj. P. prezidis int. komitatojn kaj konferencojn por la liberigo de subpremitaj nacioj. Dum 1922-26 honora konsilanto kaj vicdelegito de Persujo. Pioniro de la popolklerigo kaj de la kooperativa sistemo en Svislando. Tiu meritplena vivo estas organisme traplektita de E rilatoj. En 1907-08 faris longajn propagandvojaĝojn tra Usono, Anglujo kaj Francujo, en 1911 en Ruslando kaj Mez-Eŭropo. De 1920 ĝis 1934 li redaktis Esperanton, kie konstante aperis liaj klarvidaj, elegantstilaj artikoloj. De 1921-1928 li reorganizis kaj gvidis la int. movadon. En 1923 prez. de ICK, 1925 prez. de UEA, prez. de Svisa Societo E. Lia propagandista agado distingiĝas per la absoluta seriozeco kaj kompetenteco. Li prezentis E-n al Ligo de Nacioj al la Int. Laboroficejo kaj Univ. Telegrafa Unuiĝo, aranĝis int. konferencojn teknikajn en E (Edukistoj - Genève 1922, komercistoj - Venezia 1923, Radio - Genève 1924, Paco per lernejoj - Praha 1927, Unua Somera Universitato, Genève 1926.) Kiel oratoro estas unu el la plej eminentaj, klara kristale pura elparolo kaj komprenebla logika facila pensperado. Ankaŭ lia pedagogia agado meritas laŭdon. En 1908 aperis liaj „E at a glance“ kaj en la sama jaro „E in 50 lessons“, en 1910 „Karlo“, kiu ankaŭ nun estas populara legolibro En 1911 aperis la same populara rektmetoda kaj bonega „Kursa Lernolibro“ kaj ĉe tiu fako ni mencias lian E lingvistan ĉefverkon „Esprimo de Sentoj en E“. Pli science, pli klare kaj pli ĝueble oni ne povas pritrakti teoriajn problemojn, kiel ili aperas en la prezentado de P. en tiu ĉi libreto. Li estas la plej grava historiisto de la juna E movado. El lia „Historio de E“ (Unua Parto 1911, Dua Parto 1927) , kaj el la „Vivo de Z“ (1920) ni havas la plej detalan kaj samtempe poezian rakonton de historio de E. Krom tiuj aperis lia traktaĵo „Pri E literaturo“ (1911), verketo kun la samaj kvalitoj. La talento de Privat produktis ankaŭ beletristajn verkojn, la versan dramo-legendon „Ginevra“ (1913), kaj „Tra l' Silento“, en ili mildvoĉa, delikatsenta poeto prezentas sin. Liaj ĉiuspecaj verkoj respegulas el stila vidpunkto kristalan, puritanan klarecon, elegantecon kaj en la historiaj kaj beletristaj verkoj tiu stilo atingas la plej altajn regionojn de la E literaturo. Ĉu la stilo, ĉu la diritaĵoj sentigas al ni, ke la verkisto de sia juneco vivas en la E-ista vivo, lia individuo estas ne disigebla de la E-ista agado kaj tiu sento kaj kredo - logika kredo de klerulo - floras en liaj verkoj sub la literoj, kiuj neniam estas mortintaj aĵoj por P. Kion ajn li verkas, la frazoj vivas, ni rekonas ĉiujn kolorojn de la vera vivo. Kaj lia verkista agado jam en frua epoko de la E movado influis la junan generacion por liberiĝi de la paper-odora, seka literatura tendenco. Kaj ankaŭ sur aliaj kampoj same favore li influis siajn kunlaborantojn kaj la E-istaron.
Ferencz Szilágyi. |
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |