Evangelio de Judaso
El Vikipedio
La Evangelio de Judaso estas papirusa manuskripto en kopta lingvo; ĝi datiĝas el la 3-a aŭ 4-a jarcento. Ĝi estas konsiderata kiel apokrifa Evangelio de la ĉefaj kristanaj religioj.
Ĝi estis en 60-paĝa kodekso (inter 62- kaj 66-paĝa laŭ diversaj fontoj) nomata "kodekso de Ĉakos", kiu enhavis du pliajn apokrifajn tekstojn: La epistolon de Petro al Filipio kaj la unuan apokalipson de Johano, kiuj troviĝas ankaŭ en la manuskriptoj de Nag Hamadi.
La evangelio estis verkita dum la unua duono de la 2-a jarcento kaj vere estas kopta traduko de pli malnova helena teksto. Sankta Ireneo de Liono ĉirkaŭ la mezo de la 2-a jarcento mencias ĝin en teksto, kiu denuncas herezulojn.
La originala manuskripto troviĝis en sekura ŝranko en banko en Longa Insulo, ĝis kiam la svisa fondaĵo Maecenas ĝin akiris en 2001. Ĝi ĝin tradukis kaj efektivigis diversajn kontrolojn, interalie teston laŭ la metodo de karbono 14.
La teksto prezentas interpreton de la perfido de Jesuo fare de Judaso. Laŭ ĝi Judaso obeis dian ordonon. Kiel plejfavorulo inter la disĉiploj de Jesuo li havis la plej malfacilan taskon: liveri Jesuon al la romianoj. Tiel li plenumis la lastan oferon al la mondo.
Evidente tiu interpreto estas kredebla nur, se entute kredi al ia implikiĝo de romianoj en la proceso de Jesuo.