Fantomurbo
El Vikipedio
Oni nomas fantomurbo tiun tute forlasitan iaman setlejon, kiu iam estiĝis pro la proksimaj riĉaj resursoj kaj kiu estis forlasita pro elĉerpiĝo de la resursoj (oro, diamanto, nafto ktp.). Tiuj setlejoj estiĝis abrupte dum kelkaj jaroj kaj ili senhomiĝis post forflugo de la furoro. Tiuj urboj troviĝas ĉefe en Usono, urboj en aliaj mondpartoj estis forlasitaj pro ŝanĝiĝo de la naturaj cirkonstancoj (natura katastrofo). La forlasita, - post milito - detruita urbo nomiĝas ruinurbo.
En kelkaj forlasitaj urboj nun agadas kelkaj homoj por lukri monon per la vizitantaj turistoj.
[redaktu] Fantomvilaĝoj
La fantomvilaĝoj estiĝas plej ofte pro malvavora ŝanĝiĝo de la naturaj cirkonstancoj, alisetliĝo de la junuloj kaj formorto de la majunuloj, pro registara forsetligo (Derenk, ruinvilaĝo en Hungario). Tiuj forlasitaj vilaĝoj post jardekoj tute malaperas, krom la konstruaĵoj el ŝtono.
[redaktu] Konataj fantomurboj
- Kolmanskuppe, Namibio (diamanta furoro)
- Pithole (naftofuroro)
- Eureka (Koloradio)
- Bodie (oro)
- Calico (arĝento)
- Rhyolite (oro),
- Silverton en Aŭstralio
- Sewell en Ĉilio (kupro)
- Pripjat (nuklea akcidento)
- Ĉernobil (nuklea akcidento)
- Centralia, Pensilvanio (subtera karbobrulo)
- Plymouth, vulkana erupcio en 1997