Pripjat
El Vikipedio
Pripjat (ankaŭ transliterata Pripjatj) estas urbo (ukraine: При́п'ять) en la nordo de Ukrainio, proksime la la belarusa limo, kelkajn kilometrojn de la nuklea centralo de Ĉernobilo.
Ĝi estas nun ekde la ĉernobila akcidento de 1986 morta, forlasita, fermita urbo. Tiu urbo respegulas la staton de Sovetunio en 1986, ĉar oni lasis ĉion tiel, kiel ĝi estis antaŭ la katastrofo. Pripjatj kaj ties ĉirkaŭo ne estos sekura por la homoj dum la sekvaj 100 jaroj. Oni kalkulas je 900 jaroj la malkombinon de la radioktivaj materialoj.
En la urbo vivis ĉefe laboristoj de la nuklea centralo kaj iliaj familioj, ĉ. 40 000 loĝantoj. Pripjat estis multrilate modela urbo, vivo en ĝi estis pli kvalita, ol en plejparto de aliaj sovetiaj urboj. Je 36 horoj post la akcidento, oni evakuis la loĝantojn, la areo estas ekde tiam fermita zono, gardita de armeo.
Oni lasis tie eĉ tankojn kaj helikopterojn de la soveta armeo, ĉar ili iĝis dum la evakuado nuklee radiantaj. Troveblas ankaŭ tie granda deponejo por la betonsarkofagaj konstru-restaĵoj. Aparte impresas ruinoj de neniam ekfunkciinta ripoz-parko: la karuseloj en ĝi devis ekfunkcii la 1-an de majo, sed kelkajn tagojn pli frue eksplodis la reaktoro en la centralo.
[redaktu] Turismo
Por multaj homoj Pripjat estas vidinda loko, multaj strebas veni tien kaj vidi la forlasitan urbon per propraj okuloj. Lastatempe en Ukrainio aperis aktiva turisma branĉo: vojaĝoj al forlasitaj loĝlokoj apud la Ĉernobila centralo. Kvankam daŭra loĝado tie ankoraŭ estas danĝera, duontaga restado ne estas tre riska.