Fizika relativeco
El Vikipedio
La vorto relativeco nomas du teoriojn, Speciala Relativeco kaj Ĝenerala Relativeco ellaboritaj de Albert Einstein. Einstein naskiĝis en Germanio, kaj loĝis en Svislando kaj Usono.
La unua, Speciala Relativeco, traktas rapidajn objektojn kaj lumo. Bazitaj sur konstatoj de la rapideco de lumo, Einstein asertis ke la rapideco de lumo estas la sama en ĉiuj inerciaj referencaj kadroj. Li ankaŭ asertis ke la leĝoj de mekaniko estas la samaj en ĉiuj inerciaj kadroj.
La dua, Ĝenerala Relativeco, estas ĝeneraligo de la Speciala teorio. Ĝi kondukas la konkludojn pri movado en akcelantaj kadroj kaj pri la kampa teorio de gravito. Unu principo de ĝenerala relativeco estas ke gravita kaj inercia maso estas ekvivalentaj. Alia principo estas ke leĝoj de mekaniko estas la samaj en inerciaj kaj ne-inerciaj kadroj. Konsekvecoj de la ĝenerala relativeco estas la Universo-modeloj, tirataj de ties ekvacioj, kaj aliaj problemoj pri Kosmologio.
[redaktu] Eksteraj ligoj:
La relativeca tempo, artikolo far: F. M. Paiva kaj A. F. F. Teixeira, 12 pp. (PDF, 178KB)