Gabriel Vargas
El Vikipedio
Bildliteraturo > Famaj bildliteraturistoj
Gabriel VARGAS BERNAL [gabrjel' bargas bernal'] estas aŭtoro de unu el la plej popularaj bildstrioj de Meksiko: La familio Burrón. Li naskiĝis la 24-an de marto, 1918 en la urbo Tulancingo, en la ŝtato Hidalgo. Kiam li estis kvarjaraĝa, envenis en Meksikurbon kaj tie li konatiĝis kun la pulko-drinkejoj, almozpetantoj, senlaboruloj kaj mizeruloj kiuj svarmas en la popularaj kvartaloj. Lia patro ĵus mortis en Tulancingo kaj lia patrino decidis serĉi en la ĉefurbo pli bonan vivon por ŝiaj dek du gefiloj.
Gabriel studis penŝvite la elementan lernejon, dividante sian tempon inter petolaĵoj kaj desegnaĵoj, arto por kiu jam tre juna montris eksterordinaran kapablon. Kiam li eniris la mezan lernejon, anstataŭ ĉeesti la klasojn, li preferis iri al la desegnejoj de la ministerio de Publika Edukado, de kies ĉefo li fariĝis bona amiko. Tie li konatiĝis kun Alfonso PRUNEDA, direktoro pri Kulturo ĉe la Nacia Instituto de Belarto kiu, mirigita de la arta talento de la juna Gabriel, ofertis al li stipendion por studi arton en Parizo. Tamen, li sin rifuzis, ĉar ne deziris lasi sola sian patrinon, kaj anstataŭ li petis de Pruneda laborpostenon ĉe la ĵurnalo Excélsior.
Tie li iniciatis sian karieron en desegno kaj bildstrioj, kiam li estis apenaŭ 13-jara. Iom poste, li gajnis la unuan premion de konkurso kunvokita de la kolonelo José García Valseca, kiu ofertis al Gabriel laboron ĉe sia ĵurnalisma entrepreno. Tie li enspezis la mirindan sumon de mil pesoj semajne, kun la tasko krei bildstrion. Tie Gabriel Vargas kreis siajn unuajn rolantojn, la Superlocos ("superfrenezuloj"), kies ĉefrolanto estis Filemón METRALLA [filemon' metraja], senskrupula profitemulo kiu emis serĉi personan avantaĝon ĉe la febluloj kaj nesciantoj.
Sed la vera sukceso okazus jarojn poste, kiam instigite de veto, Gabriel Vargas trakuris la plej popularajn kaj mizerajn kvartalojn, la merkatojn kaj nokto-klubojn, en serĉo de inspiro por nova bildstrio. Tiel estiĝis la ĉiam honesta barbiro Regino BURRÓN [reĥino buron'], lia obstina kaj nekorektebla edzino Borola, kaj siaj du adoleskantaj gefiloj; Regiĉjo, ankaŭ konata kiel la Tejocote (la kratago), kaj Macuca, la filino. La unua bildstrio aperis en 1948.
La sukceso de la familio Burrón estas komprenebla nur pro ties profunda populara enradikiĝo, la vivanta priskribo de realaj situacioj kaj la senhonta lingvaĵo de la rolantoj. Post nelonge, la familio Burrón vendis 500 000 ekzemplerojn ĉiusemajne.
En 1971, kiam kolonelo García Valseca perdis sian ĵurnalisman entreprenon, Gabriel Vargas fondis la eldonejon GyG, en kiu komenciĝis la dua etapo de la familio Burrón. Pro la sinsekvaj ekonomiaj krizoj de Meksiko, la revuo estis devigita malaltigi la eldonkvanton: 125 000 ekzempleroj ĉiusemajne, kiuj elĉerpiĝas en du tagoj.
En la komenco de la 90-aj jaroj, Gabriel Vargas suferis embolozon, kiu devigis lin retiriĝi de la laboro. La familio Burrón, tamen, daŭre aperas sub lia kontrolo —desegnita de aliaj— kaj ne ĉesos aperi ĝis kiam la "burronanoj" havos monon por pagi sian enteriĝon.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
Biografio de Vargas (hispane)
Retpaĝo pri Vargas ĉe Lambiek Comiclopedia (angle}}