Gemo
El Vikipedio
Gemo (juvelŝtono) estas ĉia rara multekosta ŝtono, speciale kiam tajlita kaj polurita (PIV.
Laŭ ilia rareco kaj dureco oni distingas la noblajn gemojn (ametisto, diamanto, grenato, rubeno, safiro, smeraldo, topazo) kaj la fajnajn gemojn (agato, akvamarino, aventurino, berilo, heliotropo, jacinto, jado, jaspo, kalcedono, karbunkolo, karneolo, korindono, krizoberilo, krizolito, krizoprazo, lazurito, malakito, onikso, opalo, peridoto, sardo, spinelo, turkiso, turmalino, zirkono).
Ili estas uzataj kiel ornamo de juveloj, sed ankaŭ kiel kapitalo pli fidinda ol mono.
Gemo estas klamidosporo, precpe ĉe fikomicetoj (malnova PIV).
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.galleries.com/minerals/gemstone/class.htm
- http://www.gemscape.com/html/misnomer.htm
- http://www.galleries.com/minerals/physical.htm
- http://www.finegemcutting.com/stones.html