Juvelo
El Vikipedio
Juvelo estas dekora objekto belig-cele metata sur homon, beston, aŭ eĉ alian objekton. Ofte ĝi estas farita el valora metalo (oro, arĝento, bronzo) sen aŭ kun kromaj gemoj (diamanto, rubeno ktp.). Juveloj ankaŭ povas konsisti el aliaj materialoj (sukceno, perloj, plumoj, k.a.).
Enhavo |
[redaktu] Historio
Ekde sia ekesto homo uzis juvelojn. Dum la frua ŝtonepoko oni uzis interalie lupajn dentojn kiel juvelojn. Antaŭ la disvastiĝo de la mondaj religioj, kaj ankoraŭ en kelkaj paganaj socioj, la mortintoj entombigitis akompane de siaj juveloj. Per la bronzepoka evoluo de metala prilaborado kaj la posta utiligo de daŭre novaj materialoj (precipe dum kaj post la 20-a jarcento) la aĵaro por juvelfarado multe plivastiĝis. Kun pli valoraj entenaĵoj juveloj mem iĝis valoraj, komerce interŝanĝeblaj. Grandan juvelaron sen konata posedanto oni kelkfoje nomas trezoro.
[redaktu] Juveloj por homoj
Inter homoj juveloj estas dekoraĵoj, kiujn oni rekte-nerekte portas sur la korpo. Ĉefcelo de la juveloj estas fari personon pli atraktiva interne de socio, aŭ elmontri statuson de la homo.
Multe da fascino kuŝas en la juvelaj materio (brila metalo, buntaj gemoj) kaj fasono.
Inter juveloj troviĝas:
- Ĉenoj kaj rubandoj
- Korpaj alenaĵoj
- Ringoj
- Fingroringoj
- piedoringoj
- brakoringoj
- koloringoj
- Tiaroj, diademoj kaj kronoj
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
[redaktu] Bind
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
- Secesio
- [[Mod