George Weah
El Vikipedio
George Manneh Oppong Ousman Weah (1-an de oktobro 1966 en Monrovio) esats iama liberia futbalisto kaj estis prezidenta kandidato en Liberio 2005.
Li plenkreskis ĉe lia avino, post la lernado laboris kiel teknikisto ĉe la liberia telefona asocio.
Weah futbalis en multaj kluboj (ekz. Invincible Eleven en Liberia, poste Tonnerre Yaoundé en Kameruno, en Eŭropo ĉe AS Monaco, Paris Saint-Germain, AC Mailand, FC Chelsea, Manchester City kaj Olympique Marseille), li gajnis titolon en 1995 kun Paris kaj en 1996 kaj 1999 kun Mailand.
Oni elektis lin en 1995 mondfutbalisto de la jaro (kiel unua afrikano), al Eŭropa futbalisto de la jaro kaj al afrika futbalisto de la jaro.
[redaktu] Politikisto
En novembro de 2004, li esprimis sian deziron iĝi prezidenta kandidato en la elektoj de 2005. Li akiris 40 % de la voĉdonoj en la dua raŭndo. Li ne volis akcepti la rezultojn kaj tio kaŭzis tumultojn en la lando.