Georgo Deŝkin
El Vikipedio
Georgo DEŜKIN, ruso, oficiisto. Naskiĝis en la 23-a de februaro 1891 en Vilno. Esperantisto de 1908. Kune kun litovo Kepalas kaj polo Niewenglowski li fondis Vilnan societon E-istan, estis delegito de UEA. En 1909-15 kaj poste en 1922-23 li presigis multajn originalajn versojn en Esperanta gazetaro. Tiujn versojn distingas tre delikata lirikismo, flua kaj eleganta bonstilo, simpleco kaj melodio. La temaron de Deŝkin limigas tamen la nuraj motivoj pri amo kaj naturo. En kondiĉoj de rusa revolucio tia temaro ne multe harmonias kun la epoko kaj do Deŝkin jam delonge nenion plu verkis. Solan tributon al la revolucio li faris per sia ruslingva poemkolekto En tiaj tagoj, 1917. Liaj versoj en aparta libreto aperis en 1912. En 1922- 27 D. estis komitatano de Tutruslanda unuiĝo de poetoj. N. NEKRASOV.