Vilno
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Litovio > Vilno
Vilno (Vilnius) estas la ĉefurbo de Litovio, kaj de la samnoma Distrikto Vilnius. Ĝi situas ĉe la enfluo de rivero Vilnelė en riveron Neris.
Ĝia historia centro situas sur la maldekstra bordo de Neris kaj ampleksas 3,6 km². Ĝi estas tre bone konservita kaj vidinda; de 1994 ĝi estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.
En Vilno okazis la 90-a Universala Kongreso de Esperanto en 2005. Ĝia unua Esperanto-Grupo fondiĝis en 1895.
- Vilno estas naskiĝloko de Jonas Dagys, Iz. Krenicki kaj Odo Bujwid.
- En la urbo loĝis Vasilij Devjatnin kaj Zamenhof.
- Litova nomo: Vilnius
- Situo: 54°41’N; 25°15’E Mapo
- Loĝantaro: proksimume 580.000. Laŭ censo de 2001 57,8 % estas etnaj litovoj, 18,7 % poloj, 14 % rusoj, 4 % belarusoj kaj 5 % alietnaj.
[redaktu] Partneraj urboj
Vilno havas partnerajn rilatojn kun la sekvaj urboj:
- Aalborg (Danio)
- Almato (Kazaĥio)
- Astana (Kazaĥio)
- Bruselo (Belgio)
- Budapeŝto (Hungario)
- Ĉikago (Usono, Illinois)
- Dnipropetrovsko (Ukrainio)
- Donecko (Ukrainio)
- Duisburg (Germanio, Nordrejn-Vestfalio), ekde 1985
- Edinburgo (Skotio, Britio)
- Erfurt (Germanio, Turingio), ekde 1972
- Joensuu (Finnlando)
- Gdansko (Pollando)
- Guangzhou (Ĉinio)
- Kievo (Ukrainio)
- Krakovo (Pollando)
- Lodzo (Pollando)
- Madison (Viskonsino) (Usono, Viskonsino)
- Minsko (Belarusio)
- Moskvo (Rusio)
- Oslo (Norvegio)
- Pavia (Italio)
- Pireo (Grekio)
- Rigo (Latvio)
- Salzburg (Aŭstrio), ekde 1989
- Stokholmo (Svedio)
- Strasburgo (Francio)
- Taipeo (Tajvano)
- Tallinn (Estonio)
- Varsovio (Pollando)