Germana marko
El Vikipedio
La germana marko estis la valuto de Germanio antaŭ la enkonduko de la eŭro. Ĝia kodo laŭ ISO 4217 estas DEM. Ĝia centono (centimo) estis la pfenigo (germane Pfennig), kredebla sola Esperanto-vorto komenciĝanta per "pf".
La marko cirkulis de la 21-a de junio 1948 ĝis la 31-a de decembro 2001. Je la 1-a de julio 1990 ĝi anstataŭis la markon de GDR; antaŭe ĝi estis la oficiala pagilo de tiama (okcidenta) Federacia Respubliko Germanio kaj de la okcidentaj sektoroj de Berlino. Por distingi ĝin de la GDR-a marko germanoj ofte nomis ĝin "D-Mark". La kutima mallongigo ne estis la ISO-a "DEM", sed la pli konciza "DM".
La oficiala kurzo de la marko al la eŭro estis definitive fiksita al 1 EUR = 1,95583 DEM.
Ekde la enkonduko de la eŭro je la 1-a de januaro 1999 la marko ne ekzistas kiel memstara valuto, sed estas nedecimala subunuo de la eŭro. Moneroj kaj biletoj restis oficia pagilo ĝis la 31-a de decembro 2001 kaj povas elŝangŝiĝi nefinie apud la germana federa banko aŭ ĝiaj lokaj filioj.
La DM estis ankaŭ ofica monunujo en Kosovo kaj Montenegro, kaj en tuta orienteŭropa kiel malofica pagilo preferita kontraŭ la dolaro. La konvertebla marko de Bosnio-Hercegovino kaj la bulgaria levo estis ligita al la marko per kurso 1:1, kaj nun havas (ŝtate garantite) la saman kurson je la eŭro.
[redaktu] Stampejoj
La markaj moneroj – kaj nun la germanaj euro-moneroj – estis signita kun letero laŭ ĝiaj stampejoj:
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.germannotes.com
- http://www.germannotes.com/Empire.shtml
- http://www.bundesbank.de/bargeld/bargeld_faq_dm.en.php
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |
aŭstra ŝilingo | belga franko | germana marko | finna marko | franca franko | greka draĥmo | hispana peseto | irlanda pundo | itala liro | luksemburga franko | nederlanda guldeno | portugala eskudo | slovena tolaro