Gerrit Paulus de Bruin
El Vikipedio
Gerrit Paulus de BRUIN (brojn) estis nederlanda esperantisto kaj kontoristo. Naskiĝis en la 3-a de oktobro 1895 en Roterdamo. Fabriklaboristo de la 12-a ĝis 21-a jara aĝo. Lernis Esperanton en 1912-13. Publikigis artikolojn speciale en laboristaj gazetoj. Kompilis Historion de la laborista E-movado ĝis 1914 (La Nova Epoko, 1931). Aŭtoro de Gvidilo tra la Esperanto-movado, 1933 kaj de nia lingva propaganda broŝuro. Propagandis por SAT en Nederlando de 1922. Gvidis la Nederlandan Laboristan E-Servon 1922-25. Sekr. kas. de Laborista Ekzamena Komitato. Kunlaboris al SAT-eldonaĵoj. Celkunlaboranto de la Enciklopedio.
[redaktu] Verkoj
- Gvidilo tra la Esperanto-movado, 1933
- La laborista esperantista movado antaŭ la mondmilito, SAT, 1936
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |