Glaciaĵo
El Vikipedio
Glaciaĵo estas frostigita kremo ofte kun fruktaj aŭ aliaj indrediencoj.
Faraonoj en malnova Egipto konis fruktosukojn fridigitaj de neĝo. Sed kun glaciaĵo, kiel ni konas ĝin hodiaŭ, ili havis malmulton de simila. Ni scias ankaŭ, ke angla reĝo Jakobo la 2-a lasis serviri por si ion similan kiel glaciaĵo jam en la jaro 1686. Karolo la 2-a, pli aĝa frato de Jakobo manĝis glaciaĵon ankoraŭ pli baldaŭ, en la jaro 1660 en sia pariza ekzilo. Ni eĉ scias ankaŭ tion, ke ŝatanto de glaciaĵo estis ankaŭ prezidento de Usono George Washington.
Produktadon de glaciaĵo verŝajne ebligis invento de viro de nomo Blasius Villafranco el Romo. En la jaro 1550 li inventis, ke eblas atingi punkton de frosto, se oni almetos al neĝo pecon de salpetro aŭ salo. Dank' al tio li sukcesis produkti frostigitan kreman miksaĵon. La unuan permanan produktilon de glaciaĵo estis inventita en la jaro 1846. En la jaro 1851 certa Jacob Fussell, liveranto de lakto el Baltimore, rimarkis, ke en certaj jarsezonoj laktokremo ne estas tro aĉetata. Li eluzis tion kaj li komencis produkti el ĝi glaciaĵon. Li poste liveris ĝin ankaŭ al aliaj laktovendistoj. Li propre fariĝis fondinto de la unua fabriko por glaciaĵo. En Londono estis tia fabriko fondita en la jaro 1870 dank' al kvanto de italaj almigrintoj, kiuj venis ĉi tien tiutempe. Ili baldaŭ fariĝis konataj vendistoj de glaciaĵo, kiujn oni nomis hokey-pokey men, ĉar ili vokis itale Ecco un pocco, kio signifas" "jen estas peco". Korneton por gaciaĵo inventis itala almigrinto en Usono, kiu nomiĝis Italo Marcioni kaj en la jaro 1903 li patentas ĝin. En Granda Britio glaciaĵo fariĝis vere populara en la jaro 1922, kiam Thomas Wall, produktanto de kolbasetoj en Acton, komencis havi problemojn, kiel okupi siajn laboristojn en someraj monatoj, kiam oni vendis la kolbasetojn multe pli malmulte. Li decidiĝis produkti pakumitan glaciaĵon kaj li vendis ĝin malkare. Li havis unusignifan sukceson, malgraŭ tio ke vendejoj ne volis de komence aĉeti lian produkton. Wall komencis vendi sian varon en stratoj el triradaj veturiletoj kun surskribo Stop me and buy one - Haltu min kaj aĉetu unu. Tiutempe ankaŭ aperas frostigita kremo inter du vafloj kaj en la 30-aj jaroj "glaciaĵoj sur ligneto". En la 40-aj jaroj glaciaĵindustrio "eksidis" kaj la produktado restis sen esencaj ŝanĝoj ĝis la 70-aj jaroj. Tiutempe tradicia glaciaĵo komencis cedi kun kresko de pakumitaj glaciaĵaj produktoj por grandaj magazenoj.
[redaktu] Glaciaĵo en Brazilo
En la 23-a de aŭgusto 1834, Lourenço Fallas malfermis en Rio-de-Ĵanejro du glaciaĵejojn. Pro tio, li importis el Bostono per la usona ŝipo Madagascar, 217 tunojn de glacio, kiu daŭris kvar monatojn.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.foodsci.uoguelph.ca/dairyedu/icecream.html
- http://www.zingersicecream.com/history.htm
- http://www.polsci.wvu.edu/henry/icecream/icecream.html
- http://www.rossmanufacturing.com/frozencustard/custardhistory.htm