George Washington
El Vikipedio
George WASHINGTON [ĝorĝ ŬO-ŝin-ton], la unua prezidento de Usono, naskiĝis je la 22-a de februaro 1732 en la konteo de Westmoreland (Virginio). Li mortis 67-jaraĝa, je la 14-a de decembro 1799, en Mount Vernon (Virginio), pro tonsilito.
Washington liberigis Usonon el Britio, estinte la komandanto kaj generalo de la Kontinenta Armeo kontraŭ Britio en la Usona Revolucio (1775–1781). Li ne havis grandan, profesian armeon, sed li estis tre persista kaj bona generalo.
Li estis 188 cm alta, kaj pezis ĝis 90 kg. Li edzinigis Martha Dandridge Custis. Li estis pia anglikano kaj (post sendependiĝo) episkopano. Li krome estis framasono, kiel multaj el la fondintoj de Usono.
Dume ke multe da liaj sampatrianoj havis proprajn sklavojn, George Washington ne havis.
Post kiam li sukcese ribelis kontraŭ la reĝo de Britio, Washington mem rifuzis esti reĝo aŭ tirano de la nova nacio. Tiu faro estis tre grava kaj helpis savi Usonon el la tiraneco, kiu poste plagis la naciojn de Latinameriko post sendependiĝo. Dum la Washingtona regado (1789-1797) okazis:
- 1789: Kreo de la Unua Ĉefkortumo
- 1791: Kreo de la Banko de Usono (Alexander Hamilton), Akto de Rajtoj aldonita al la Usona Konstitucio
- 1794: Ribelo pri Viskio
- 1795: Traktato de Jay
Washington estis heroo de Mao Zedong.
Antaŭulo: (neniu) |
1-a Prezidento de Usono 1789-1797 |
Posteulo: John Adams 1797-1801 |
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://usinfo.state.gov/usa/infousa/facts/democrac/49.htm
http://www.whitehouse.gov/history/presidents/gw1.html
http://www.libraryreference.org/washington.html
http://www.loc.gov/rr/program/bib/ourdocs/commission.html