Glaso
El Vikipedio
Glasoj ekzistas en plej diversaj formoj kaj oni kutime uzas ĝin por trinki likvaĵojn, kutime malvarmajn. Glasoj estas plej ofte el vitro, travideblaj kaj senkoloraj, sed troviĝas ankaŭ glasoj koloritaj kaj dekoritaj, glasoj el plasto, fajenco, metalo, ktp. Ili estas kutime malmultekostaj sed ofte rompiĝemaj.
Glasoj estas ordinare pli alta ol larĝa, la formo kaj grandeco dependas de la uzo, foje estas tenilo:
- vinglaso (el vitro kun tigo kaj piedo),
- glaseto (malgranda, cilindra por brando),
- bierglasego aŭ bierkruĉo (el vitro, metalo aŭ fajenco, kun anso kaj foje kun ŝarnira kovrilo, enhavanta 500 ml kaj pli).
Glaso estas ankaŭ la kvanto kiun enhavas la glaso: trinki glason da akvo.