Gupio
El Vikipedio
?Gupio Konserva statuso: Sekura |
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
||||||||||||||
Poecilia reticulata Peters, 1859 |
La gupio (Poecilia reticulata) estas unu de la plej konataj dolĉakvaj fiŝoj, kiu tre ofte estas flegita en akvarioj. Tio certe bazas sur ĝia generademo kaj buntegeco.
Ĝia hejmo estas en Sudameriko, norde de la rivero Amazono. Tiu besto estas uzata por la batalo kontraŭ la moskitoj kaj pro tio estis disvastigita en multaj landoj.
La sekso estas tre facile diferencigebla. La maskloj estas pli multkoloraj kaj kreskas ĝis ĉirkaŭ 3,5 cm, la femaloj ĝis 6 cm.
La gupio naskas vivajn idojn kaj ne flegas sian idaron - la fiŝoj kelkfoje eĉ manĝas siajn idojn. La fiŝoj povas vivi inter 16° ĝis 30° C - prefere inter 24° ĝis 26° C.
El la sovaĝa formo oni bredis multajn koloro- kaj staturo-variantojn.