Herezo
El Vikipedio
Herezo (el greka radiko, kiu signifas "elekto") estas aktiva religia opinio kontraŭ ortodoksio, ĉefe kristana, specifike katolika.
Por defini "herezon" estas necese defini ankaŭ la "ortodoksion" aŭ "dogmon". Nur Katolika Eklezio havas ordinaran organon por fari tion, tio estas la "Prefekturo Pro la Doktrino de la Fido", aŭ Inkvizicio. Sed, aliaj kristanaj eklezioj povas deklari ion "herezon" per eksterordinaraj peroj, ekzemple Anglikana Eklezio povas peti al Angla parlamento deklari ion kiel herezan. Foje, herezo povas vigliĝi kaj iĝi nova religio, kiel okazis al protestantismo. Pri nekristanaj religioj, kaj eĉ multaj kristanaj, la vorto "herezo" ne estas justa, sed uzita por nomi religian penson malsimila al tiu de l' plejparto.
Fine, metafore, oni povas uzi "herezon" por nomi ne religian opinion pri nereligia "ortodoksa" afero. Ekzemple, Idismo estas herezo por Esperantistoj.
[redaktu] Listo de Herezoj
Jen kelkaj herezoj:
- Arianismo;
- Gnostikismo;
- Albiganismo;
- Modernismo;
- Jansenismo;
- Nestorianismo;
- Apolinarismo
- Modalismo