Herman Heijermans
El Vikipedio
Herman HEIJERMANS (nask. la 3-an de decembro en Roterdamo, mortis je la 22-a de novembro 1924 en Zandvoort) estis nederlandlingva verkisto el juda deveno.
[redaktu] Vivo
En la Amsterdama gazeto Handelsblad li publikigis serion de skeĉoj pri juda familio sub la plumnomo "Samuel Falkland". Lia plej granda sukceso estis La Bona Espero (nederlande Op Hoop van Zegen) publikigita en 1900 kaj sukcese ludita ankaŭ en Francio kaj Anglio.
Krome Heijermans aktivis en la socialista movado. Ekde 1897 li membris en la freŝe fondita socialdemokrata laborista partio ( Sociaal Democratische Arbeiders Partij - SDAP, la antaŭulo de PvdA), kaj verkis por ĝi la propagandan teatraĵon "Puntje" en 1898. Li mortis pro kancero en 1924.