Internacia atoma tempo
El Vikipedio
Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Tempo > UTC
La TAI (franca mallongigo de Le temps atomique international - "tempo atoma internacia") estas la tempo laŭ la atomaj horloĝoj tra la mondo. Ĝi estas tute sendepende de la Suno kaj la rotacio de la Tero.
La BIPM en Parizo kalkulas la TAI-on kiel la statistika mezumo inter pli ol 200 etalonaj atomaj horloĝoj en observatorioj kaj meteologiaj stacioj tra la mondo.
Je decembro 2006:
TAI - UTC = 33.000 sekundoj
Por vidi tion grafike, iru al http://www.bipm.fr/fra/5_Scientific/c_time/time_server.html
Sed, laŭ difino, je la 1-a de januaro 1958:
TAI - UTC = 0.000 sekundoj
UTC estas pli malrapida ol TAI ĉar la rotacio de la Tero laŭgrade malrapidiĝas.
GMT estas astronomia tempo kaj sekvas la Sunon, TAI estas atoma tempo kaj sekvas la atomajn horloĝojn, dum UTC estas la kompromiso inter la GMT kaj TAI. Supersekundo estas aldonita al la jaro tiel, ke:
UTC - GMT < 0.9 s
Do, kiam la diferenco inter UTC kaj GMT estas pli granda ol 0.9 s, supersekundo estas aldonita. Kaj unu sekundo estas aldonita al la diferenco inter TAI kaj UTC.
Samtempe, ekde 1972, la frakcia parto de la diferenco inter UTC kaj TAI estas precize 0.00 sekundoj.