Romanĉa lingvo
El Vikipedio
Lingvo > Lingvaj familioj > Hindeŭropa lingvaro > Latinida lingvaro > Romanĉa
nomo: Rumantsch
parolantoj: ĉ. 66 mil (1990)
landoj: la kantono de Grischun en Svislando
origino: de la vulgara latina de Rhaetia, ĉ. 1100
skribo: latina
Specimeno: la Patro Nia en la normigita dialekto (Rumantsch grischun):
Bab noss, ti che es en tschiel!
Sanctifitga vegnia tes num!
Tes reginavel vegnia tar nus!
Tia veglia daventia sin terra sco en tschiel!
Noss paun da mintgadi da a nus oz!
Ed ans perduna noss debits,
sco era nus perdunain a noss debiturs
E n'ans maina betg en empruvament,
ma spendra nus dal mal!
Amen.
La romanĉa estas lingvo tre malgranda -- nur 66 mil parolantoj en kelkaj valoj en la Alpoj en la svisa kantono de Grischun -- sed spite de tio, ĝi estas unu el la kvar oficialaj lingvoj de Svislando ekde 1938.
Pro la Alpoj, la vulgara latina de la provinco de Rhaetia evoluis aparte de la franca lingvo en la okcidento kaj la itala lingvo en la sudo. La romanĉa ne estas la plej granda latinida lingvo, kiu evoluis en Rhaetia (en Italio estas 500 mil parolantoj de raetaj lingvoj), sed ĉar ĝi estas oficiala svisa lingvo, ĝi estas la plej fama.
Pro la izolemaj montoj, ĉiu valo havis sian propran dialekton de la lingvo. La kvin dialektoj, de la okcidento de la kantono al la oriento (kun ekzempla frazo - "La vulpo estis denove malsata") estas:
- Sursilvan: L'uolp era puspei inagada fomentada.
- Sutsilvan: La vualp eara puspe egn'eada fumantada.
- Surmiran: La golp era puspe eneda famantada.
- Puter: La vuolp d'eira darcho üna vouta famenteda.
- Vallader: La vuolp d'eira darcheu üna jada fomantada.
Por kontrasto, jen la itala teksto de la frazo:
- itala lingvo: La volpe era nuovamente affamata.
La kvin dialektoj estis unuigitaj kaj normigitaj en unu komuna skribita formo de la lingvo, Rumantsch grischun, kreita de Heinrich Schmid je 1982.
- Rumantsch grischun: La vulp era puspè ina giada fomentada.
Tiu estas la formo de la lingvo, kiun la registaro uzas. Tamen, en la lokaj lernejoj, la loka dialekto estas la medio de instruado (por la unuaj ses jaroj. En la postaj jaroj, la germana lingvo fariĝas laŭgrade pli grava medio).
Ekde la 19-a jarcento, la lingvo velkadis pro la granda enmigrado de germanlingvanoj al la kantono kaj la migrado de la romanĉalingvanoj mem el la kamparo al la germanalingvaj urboj. Eĉ en Grischun mem, nur 23,6% parolas la romanĉan. Ĝi estas la unua lingvo de 17%, sed en 1880 ĝi estis la unua lingvo de 40%. En partoj de la kantono, la romanĉa estas la ĉefa lingvo, sed en aliaj partoj la germana klare ĉefrolas.
[redaktu] Eksteraj ligoj