Istmo de Panamo
El Vikipedio
La Istmo de Panamo (antikve nomata Istmo de Darién) estas la mallarĝa strio de tero, kiu apartigas la Kariban Maron kaj la Pacifikon, ligante Nord- kaj Sud-Amerikon. Ĝi formiĝis proksimume antaŭ 3 milionoj da jaroj dum la Pliocena epoko. Ĝi situas en la lando Panamo kaj estas trairata de la Panama Kanalo. Kiel multaj istmoj, ĝi estas loko de ega strategia valoro pro sia graveco de ambaŭ tera kaj oceana transportado.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.