Panama Kanalo
El Vikipedio
La Panama Kanalo estas artefarita kanalo tra la panama istmo (vidu Panamo kaj Panamurbo), por la internacia trafiko de ŝipoj inter oceanoj Atlantiko kaj Pacifiko. Ĝi estis finkonstruita en 1914. Ĝia longeco estas 82 kilometroj.
De sia inaŭguro je la 15-a de aŭgusto de 1914, la kanalon trairis pli ol 700.000 ŝipoj.
La konstruado de la Kanalo estis defiego kaj grandega klopodo, kaj 27 500 personoj mortis dum la konstruado. Ĝi estis tre grava por la usona ekonomio. La vojaĝo el Novjorko al Sanfrancisko ŝipe estus 21 000 kilometrojn longa sen la Kanalo de Panamo, kaj sole 8 472 kilometrojn tra ĝi.
Tial, la kanalo estis de sia komenco regata de la usona registaro, kiu fakte instigis la sendependecon de la nuna Respubliko de Panamo disde Kolombio por ebligi tiun regadon. La Kanala Zono, tereno en ambaŭ bordoj de la kanalo mem, estis sub reala suvereneco de Usono ĝis la traktato inter Omar Torrijos kaj Jimmy Carter je la 7-a de septembro de 1977, kiu markis la finon de la jaro 1999 kiel la momenton de la totala transiro al panama rego.
La registaro decidis en 2006 pliampleksigi la kanalon por akcepti pli grandajn kargoŝipojn kaj malpliigi la atendotempon de la ŝipoj.
[redaktu] Rete
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon: