Ivrea
El Vikipedio
Ivrea | |
Regiono: | Piemonto (Piemonte) (2005) |
---|---|
Provinco: | Torino (2005) |
Koordinatoj: | 45° 28' N, 7° 53' E Mapo |
Alto super marnivelo: | 253 m |
Areo, km2: | 30 (2005) |
Loĝantaro: | 24016 (31-12-04) |
Loĝdenso, 1/km2: | 784 (2005) |
Subdividaĵoj: | Torre Balfredo (2005) |
Najbaraj komunumoj: | Chiaverano, Montalto Dora, Burolo, Bollengo, Cascinette d'Ivrea, Fiorano Canavese, Banchette, Salerano Canavese, Pavone Canavese, Albiano d'Ivrea, Romano Canavese, Strambino, Vestignè (2005) |
Sankta patrono: | San Savino |
Festa tago: | 7-a de julio (2005) |
Nomo de loĝantoj: | eporediesi |
Poŝtkodo: | 10015 (2005) |
Imposta kodo: | |
Kodo laŭ ISTAT: | 001125 (2005) |
Telefona prefikso: | 0125 (2005) |
Retpaĝo: | http://www.comune.ivrea.to.it/ |
Ivrea (45° 28‘ N; 7° 53‘ E Mapo) estas malgranda urbo, kun loĝantaro de iom pli ol 24 000 homoj, situante en la regiono Piemonto en nordokcidenta Italio. Dum la 20-a jarcento ĉefe ĝi famiĝis pro la sidejo de la firmao Olivetti, iam konata fabrikisto de tajpiloj, kalkuliloj kaj poste komputiloj. La kompanio ne plu memstare ekzistas, kvankam la nomo ankoraŭ uzatas kiel varomarko sur ekipaĵo fabrikita de aliaj firmaoj.
La urbo estiĝis en la jaro 100 aK, kiel kavalaria stacio de la armeo de la Romia imperio, por gardi la tradiciajn invadajn vojojn al Italio trans la Alpoj. La latina nomo de la urbo, “Eporedia”, jam longtempe malaperis en la nebulo de la tempo, sed ankoraŭ pluvivas en la nomo por la enloĝantoj. Ili nomiĝas “eporediesi” itale por Eporedianoj.
Kvankam la urbo ludis interesan akcesoran rolon en la itala historio, hodiaŭ ĝi estas plej konata pro la stranga tradicia karnavalo, kies ĉefa celebro estas bazita sur la loke fama “batalo de la oranĝoj”. Ĉi tio koncernas milojn da urbanoj, dividitaj en batalteamoj, kiuj reciproke ĵetas oranĝojn (kun sufiĉe da perforto) dum iom neorganizitaj bataloj daŭrante kelkajn tagojn. Oni ne bone komprenas la originon de ĉi tiu tradicio, speciale ĉar la oranĝoj ne kreskas ĉe la piedo de la Alpoj kaj devas esti importitaj de la suda parto de Italio je konsiderindaj kostoj.
Moderna evoluo solide establis Ivrea-n sur la kampo de formplanado (dezajno) kun la alveno de “Interaction Design Institute Ivrea” (Interreaga Dezajna Instituto Ivrea), lokita en la malnova esplorejo de Olivetti, la “blua” konstruaĵo. Kvankam ĝi estas malgranda skolo, ĝi altiris internaciajn elstarulojn pro la eminenta reputacio de ĝia fakultato kaj altkvalitaj studentoj. Ambaŭ (studentoj kaj fakultato) estas eklektikaj, plejofte de ekster Italio. Vidu ilian retejon: http://www.interaction-ivrea.it
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.