Olivetti
El Vikipedio
Ing. C. Olivetti & C., S.p.A. - la "unua itala tajpila fabriko" estis fondita de Camillo Olivetti la 29-an de oktobro 1908 en Ivrea Italio. Ĝi havis 20 dungitojn kaj produktejon de 500 m2. La semajna produktokvanto estis proks. 20 maŝinoj. La unua tajpilo de la kompanio, la M1, estis prezentita dum la Universala Foiro en Torino en 1911. En la komenco la konzerno fabrikis nur kontormaŝinojn hodiaŭ ĝi estas pliampleksigita per pluraj kompanioj kaj fabrikas multajn produktojn. Konataj produktoj estis i.a. la Divisumma (elektromekanika kalkulilo), la Audit (librotena maŝino) kaj ankaŭ la mekanikaj tajpiloj kiel Lexicon 80 kaj Linea 98. Post la jaro 1970 oni transiris al elektronikaj aparatoj kiel P101, Auditronic A770, A7 kaj TC800. La unua persona komputilo la M20, estis farita en 1982. La plej gravaj sekcioj nun estas telekomunikado kaj komputiko. La kompanio ne plu memstare ekzistas, kvankam la nomo ankoraŭ uzatas kiel varomarko sur ekipaĵo fabrikita de aliaj firmaoj.
Kategorioj: Italio | Aparataro | Komputiko | Firmaoj