Jablonec nad Nisou
El Vikipedio
Jablonec nad Nisou estas urbo kun 46 000 loĝantoj, situanta en norda Bohemio. Ĝi situas en valo de rivero Bílá Nisa, 12 km de urbo Liberec. La urbo havas tradician vitroindustrion (vitrofabrikon kaj vitrofacetejojn) kaj ĝi estas mondkonata centro de etornamaĵproduktado. Krome ĉi tie estas teks-, nutraĵ-, paper- kaj maŝin- industrioj. Ĝi estas sidejo de Meza artindustria lernejo.
La unua skribmencio pri devena karbetista vilaĝo estas datita en la jaro 1356. Kiam ĝi estis forbruligita en aŭgusto de 1496 de soldataroj el Luzacio, la vilaĝo ĉesis ekzisti. En la 30-aj kaj la 40-aj jaroj de la 16-a jarcento okazis reorganizo de ekonomio de ĉi tiea sinjorujo kaj denova loĝigo de la vilaĝo, precipe de germanaj koloniistoj. Ekfloro de la vilaĝo notita en la 2-a duono de la 17-a jarcento precipe konekse kun vitrofarado kaj eksporto de vitro (inter famajn eksportistojn de vitro apartenis en la 18-a jarcento Jan František Schwann kaj familio de Riedel-anoj). Je urbeto Jablonec estis avancigita en la jaro 1808 kaj urbo ĝi fariĝis en la jaro 1866. Ekde la fino de la 40-aj jaroj de la 19-a jarcento ĝi situas en la tn. Krkonošská silnice (Gigantmontara landvojo) (Liberec – Jablonec – Trutnov). Ekde la jaro 1888 jablonec estas kunigita per fervojo kun Liberec. En la jaroj 1938 – 1945 estis la urbo eĉ kun la tuta ĉirkaŭa regiono konsisto de la germana Tria regno. Post la dua mondmilito ĝi estas notita pro forŝovo de ĉeĥaj germanoj.
En la teritorio de la urbo sur rivero Bílá Nisa estas konstruita akva rezervujo kaj ĝi servas al baniĝado.
Regiono Liberec | |
---|---|
▼ | |
Urboj kaj vilaĝoj en distrikto Jablonec nad Nisou | |
▼ | |
Albrechtice v Jizerských horách ~ Bedřichov ~ Dalešice ~ Desná ~ Držkov ~ Frýdštejn ~ Jablonec nad Nisou ~ Janov nad Nisou ~ Jenišovice ~ Jílové u Držkova ~ Jiřetín pod Bukovou ~ Josefův Důl ~ Koberovy ~ Kořenov ~ Líšný ~ Loužnice ~ Lučany nad Nisou ~ Malá Skála ~ Maršovice ~ Nová Ves nad Nisou ~ Pěnčín ~ Plavy ~ Pulečný ~ Radčice ~ Rádlo ~ Rychnov u Jablonce nad Nisou ~ Skuhrov ~ Smržovka ~ Tanvald ~ Velké Hamry ~ Vlastiboř ~ Zásada ~ Zlatá Olešnice ~ Železný Brod | |
▲ | |
Distriktoj de Ĉeĥio | |
▲ | |
Regionoj de Ĉeĥio |