Liberec
El Vikipedio
![]() |
|
Regiono (kraj) | Liberec (Liberecký) |
Loĝantaro | 97.400 (2005) |
Areo | 106 km² |
Koordinatoj | 50° 46' N, 15° 03' E Mapo |
Alteco | 375 m |
Unua mencio | 1348 |
Retpaĝaro | http://www.liberec.cz |
![]() |
Liberec ( elparolu Dosiero, germane: Reichenberg, cigane: Libertsis, esperante Liberec' aŭ Libereco) estas urbo en Ĉeĥio, en la Regiono Liberec. Situita ĉe la Luzacia Niso, ĝi estas la ĉefurbo kaj plej granda urbo de la regiono. Ĝi estas la sesa plej granda urbo de Ĉeĥio.
Enhavo |
[redaktu] Historio
Liberec estis unuafoje menciita en dokumento de 1348, kaj ekde 1622 ĝis 1634 ĝi troviĝis inter la posedaĵoj de Albreĥto de Wallenstein. Post ties morto ĝi apartenis al la familioj Gallas kaj Clam Gallas, kvankam ilia regado super la urbo jam antaŭlonge ĉesis. La teksa industrio estis enkondukita en 1579.
La urbo evoluis rapide en la fino de la 19-a jarcento, kio rezultiĝis en la belaspekta kolekto de konstruaĵoj konstruitaj en stilo tipa por tiu periodo; la urbodomo, la operejo kaj la Nordbohemia muzeo (Severočeské muzeum) estas inter la plej signifaj. La ĉirkaŭa regiono sur la montetoj supre de la urbocentro donas kapturnigan rigardon al belegaj hejmoj kaj stratoj, ĉiuj kreitaj en pitoreska romantika stilo, tipa por mezeŭropaj kuraclokoj.
Dum la 1930-aj jaroj la precipe germana urbo fariĝis la centro de sudetgermanaj nazioj kaj, post la Munkena interkonsento de 1938, la ĉefurbo de la Sudetengau ene de Nazia Germanio. La germana loĝantaro de la urbo estis elpelita rezulte de la 2-a mondmilito pere de la Beneš-dekretoj kaj anstataŭigita per ĉeĥoj.
[redaktu] Arĥitekturo
La elstaraj konstruaĵoj de Liberec estas la urbodomo (1893), la kastelo de grafo Clam Gallas, konstruita en la 17-a jarcento, kaj la Turo de Ještěd (1968) super la Monto Ještěd, kiu fariĝis simbolo de la urbo. Václav Havel okazigis elsendon el tiu elsendoturo dum la 1960-aj jaroj; hodiaŭ rememorigas tion memortabulo apud la turo. Ekzistas ankaŭ rimarkindaj konstruaĵoj de la nuntempa epoĥo, precipe inter verkoj de la kompanio SIAL, kaj inkludas la novan Regionalan esploran bibliotekon (2000) kaj la oficejan konstruaĵon de Česká Pojištovna (1997).
[redaktu] Libereca Zoo
La Zoologia ĝardeno de Liberec estis la unua malfermita en Ĉeĥoslovakio. Ĝi enhavas vastan variaĵon de bestoj, inkluzive de elefantoj, ĝirafoj, marleonoj kaj blankaj tigroj, kiuj estas genetika anomalio kaj pro tio tre maloftaj.
[redaktu] Tramsistemo de Liberec
En Liberec ekzistas tramvojo kiu kunligas ĝin kun ĝia najbara urbo, Jablonec nad Nisou.
[redaktu] Famuloj el Liberec
- Christoph Demantius (1567 - 1643), komponisto kaj poeto
- Heinrich Herkner (1863 - 1932), ekonomo
- František Xaver Šalda (1867 - 1937), literatura kritiko
- Ferdinand Porsche (1875 - 1951), aŭtomobila projektanto
- Vlasta Burian (1891 - 1962), aktoro
- Konrad Henlein (1898 - 1945), nazia politikisto
- Guido Beck (1903 - 1989), fizikisto
- Augustin Schramm (1907 - 1948), komunista politikisto kaj oficisto
- Martin Damm (nask. 1972), profesia tenisludanto
- Tomáš Enge (nask. 1976), konkura stiristo
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- Retpaĝaro de la urbo (ĉeĥe kaj germane)
- Libereca portalo (ĉeĥe, angle, pole, kaj germane)
Regiono Liberec | |
---|---|
▼ | |
Urboj kaj vilaĝoj en distrikto Liberec | |
▼ | |
Bílá ~ Bílý Kostel nad Nisou ~ Bílý Potok ~ Bulovka ~ Cetenov ~ Černousy ~ Český Dub ~ Čtveřín ~ Dětřichov ~ Dlouhý Most ~ Dolní Řasnice ~ Frýdlant ~ Habartice ~ Hejnice ~ Heřmanice ~ Hlavice ~ Hodkovice nad Mohelkou ~ Horní Řasnice ~ Hrádek nad Nisou ~ Chotyně ~ Chrastava ~ Janův Důl ~ Jeřmanice ~ Jindřichovice pod Smrkem ~ Kobyly ~ Krásný Les ~ Kryštofovo Údolí ~ Křižany ~ Kunratice ~ Lázně Libverda ~ Lažany ~ Liberec ~ Mníšek ~ Nová Ves ~ Nové Město pod Smrkem ~ Oldřichov v Hájích ~ Osečná ~ Paceřice ~ Pěnčín ~ Pertoltice ~ Proseč pod Ještědem ~ Příšovice ~ Radimovice ~ Raspenava ~ Rynoltice ~ Soběslavice ~ Stráž nad Nisou ~ Světlá pod Ještědem ~ Svijanský Újezd ~ Svijany ~ Sychrov ~ Šimonovice ~ Višňová ~ Vlastibořice ~ Všelibice ~ Zdislava ~ Žďárek | |
▲ | |
Distriktoj de Ĉeĥio | |
▲ | |
Regionoj de Ĉeĥio |