James Watt
El Vikipedio
James WATT (naskiĝis la 19-an de januaro, 1736, mortis la 19-an de aŭgusto, 1819) estis skota maŝinkonstruisto kaj inventisto. Li konstruis la unuan vaste uzeblan vapormaŝinon.
James Watt naskiĝis en Greenock apud Glasgow. Dum sia junaĝo li ofte estis malsana, kaj ĉar li dum longa tempo ne povis viziti lernejon, liaj gepatroj donis al li instruojn. La patrinoj instruis al li legi kaj skribi kaj la patro, kiu laboris kiel komercisto kaj konstruisto de ŝipoj kaj maristaj instrumentoj, donis al li sciojn pri matematiko, teknika desegnado kaj konstruado.
En la jaro 1754 li en Londono lernis la produktadon de instrumentoj por matematikistoj, du jarojn poste li revenis al Glasgow. Tie li ekde 1762 faris eksperimentojn pri la forto de vaporo.
En la jaro 1763 la loka universitato donis al James Watt la taskon, ripari vapormaŝinon evoluigitan de Thomas Newcomen. Dum la riparado Watt rimarkis, ke la maŝino forkonsumis grandan kvanton da brulaĵo kaj apenaŭ donis efikon. Post literaturaj studoj kaj interparoloj kun sciencistoj, kaj per aro da eksperimentoj li en 1765 sukcesis plibonigi la efikon de la vapormaŝino de 0,5 % al 2 %. En 1769 li unuafoje anoncis patenton.
Ĝis 1773 la entreprenisto John Roebuck financis la inventojn de Watt. Post lia bankroto Matthew Boulton transprenis la financadon. Kune ili en 1775 fondis la firmaon Boulton & Watt apud Birmingham, Anglio.
Dum la sekvaj jaroj li konstante plibonigis siajn maŝinojn. En 1800 li retiriĝis kaj transdonis siajn postenojn al siaj du filoj. Kune kun sia dua edzino li ekloĝis en la bieno Heathfield apud Birmingham, kie li en 1819 mortis. La mezurunuo vato estas nomata laŭ li.