Jan Peter Balkenende
El Vikipedio
http://en.wikipedia.org/upload/a/ad/Balken.jpg | ||||
Jan Peter Balkenende |
||||
---|---|---|---|---|
|
||||
Ĉefministro de Nederlando |
Jan Peter BALKENENDE (la 7-a de majo 1956) estas nederlanda kristandemokrata politikisto kaj ĉefministro de Nederlando.
Balkenende naskiĝis en Biezelinge en komunumo Kappelle (provinco Zeeland). Li estas la plej aĝa filo de grenkomercisto Jan Pieter Balkenende kaj instruistino Thona Johanna SANDEE.
Li komencis sian karieron kiel kunlaboranto ĉe la scienca instituto de politika partio Kristandemokrata Apelo (CDA) kaj estis membro de komunuma konsilio de Amstelveen. Poste li iĝis speciala profesoro pri kristana socia pensado ĉe la Libera Universitato de Amsterdam.
Ekde la 19-a de majo 1998 ĝis kiam li iĝis ĉefministro, Jan Peter Balkenende estis membro de la CDA-grupo en la Dua Ĉambro de la Statoj-Ĝeneralaj, la nederlanda parlemento. En tiu tempo CDA estis en opozicio. Li iĝis porparolanto pri financaj aferoj.
Li elektiĝis estro de la parlamenta grupo je la 1-a de oktobro 2001 postsekvante Jaap De Hoop Scheffer-on. Je la 3-a de novembro 2001 li iĝis lijsttrekker (ĉefa kandidato) de CDA en parlementaj elektoj de majo 2002. Dum tiuj elektoj populista politikisto Pim Fortuyn murdiĝis; la rezulto de la elektoj estis restarigo de CDA kiel plej granda partio en la nederlanda parlamento.
Je la 4-a de julio 2002 Reĝino Beatrix komisiis formadon de nova registaro al Balkenende, kaj je la 22-a tiumonata li iĝis ĉefministro de registaro konsistanta el partioj CDA, liberala Popola Partio por Libereco kaj Demokratio (VVD) kaj populista Listo Pim Fortuyn (LPF). Jam post 87 tagoj la registaro falis, pro interna malstabilo en LPF. Post fruigitaj elektoj en 2003 Balkenende formis sian duan registaron kun VVD kaj D66 (liberaldemokratoj).
Oni kritikis Balkenende-on pri manko da gvidemo, speciale dum la falo de sia unua kabineto. Balkenende emas substreki sociajn valorojn, dum ke granda nacia debato pri nederlandaj sociaj valoroj kiun li volis iniciati ĝis nun ne vere konkretiĝis. Kontraste, la politiko de sia registaro temas pri reformo de publikaj servoj, malaltigo de krimo, malpliigo de publika elspezo, kaj severa politiko pri enmigrado. Ankaŭ sia rigida korpolingvo kaj similo al Harry Potter kaŭzis multe da, foje akra, publika primoko.
Balkenende estas protestanto. Je la 17-a de novembro 2003 Balkenende edziĝis kun Bianca HOOGENDIJK, docento pri Laborjuro ĉe la Erasmo Universitato Rotterdam. La paro loĝas ekde 1999 en Capelle aan den IJssel kaj havas filinon, Amélie.
Je la 30-a de junio 2006 la dua kabineto Balkenende demisiis pro la afero Ayaan Hirsi Ali.
Ĉefministroj de Nederlando | ||||||
Gerrit Schimmelpenninck | Dirk Donker Curtius | Jacob de Kempenaer | Johan Rudolf Thorbecke | Floris Adriaan van Hall | Justinus van der Brugghen | Jan Jacob Rochussen | Floris Adriaan van Hall | Jacob van Zuylen van Nijevelt | Schelto van Heemstra | Johan Rudolf Thorbecke | Isaäc Dignus Fransen van de Putte | Julius van Zuylen van Nijevelt | Pieter Philip van Bosse | Johan Rudolf Thorbecke | Gerrit de Vries | Jan Heemskerk | Joannes Kappeyne van de Coppello | Constantijn Theodoor van Lynden van Sandenburg | Jan Heemskerk | Æneas Mackay d.J. | Gijsbert van Tienhoven | Joan Röell | Nicolaas Pierson | Abraham Kuyper | Theodor de Meester | Jan Heemskerk | Pieter Cort van der Linden | Charles Ruys de Beerenbrouck | Hendrikus Colijn | Dirk Jan de Geer | Charles Ruys de Beerenbrouck | Hendrikus Colijn | Dirk Jan de Geer | Pieter Sjoerds Gerbrandy | Wim Schermerhorn | Louis Beel | Willem Drees | Louis Beel | Jan de Quay | Victor Marijnen | Jo Cals | Jelle Zijlstra | Piet de Jong | Barend Biesheuvel | Joop den Uyl | Dries van Agt | Ruud Lubbers | Wim Kok | Jan Peter Balkenende
|