Joensuu
El Vikipedio
Joensuu | |||||
---|---|---|---|---|---|
|
|||||
www.joensuu.fi | |||||
Gubernio | Orienta Finnlando | ||||
Provinco | Norda Karelio | ||||
Fondita | 1848 | ||||
Areo | 1 312,1 km² | ||||
Loĝantaro | 57.858 | ||||
Finnlingvaj | 97,6% | ||||
Svedlingvaj | 0,1% |
Joensuu estas ĉefurbo de provinco Norda Karelio en Finnlando. Joensuu havas 57 858 loĝantojn (fine de 2005). Komence de 2005 al Joensuu estis ligitaj kamparaj komunumoj Tuupovaara kaj Kiihtelysvaara tiel ke la urbo havas eĉ limon kun Rusio. La areo de Joensuu estas 1312,1 km²;, el kio 138,7 km² (10,6 %) estas akvo. Joensuu situas ĉe la lago Saimaa ĉe la enfluejo de Pielisjoki-rivero. La nomo signifas Rivera enfluejo.
Antaŭ ligo de kamparaj komunumoj la urbo havis 52 659 loĝantojn (komence de 2004), sed ĝia areo estis nur 120,3 km².