John F. Kennedy
El Vikipedio
John Fitzgerald KENNEDY [ĝon ficĝerald KENedi] (aŭ mallonge: JFK; naskiĝis la 29-an majo 1917 en Brookline, Masaĉuseco; mortis la 22-an de novembro 1963 en Dallas, Teksaso) estis la tridek-kvina Prezidento de Usono.
Li estis filo de irlandanida loka politikisto Joseph Kennedy kaj Rose Fitzgerald. Dum la dua mondmilito, li estis vundita en Pacifiko sur barko PT 109. Lia heroeco logis balotilojn sed, dum lia resta vivo, lia lumbo doloregis. Li estis operaciita kaj bezonis apogan zonon kaj medikamentojn.
John estas la plej fama el la irlandanida usona familio Kennedy. Li estis juna, bonaspekta, kaj populara prezidento. Li havis tri gefilojn kun Jacqueline Bouvier (edzina familinomo, Kennedy). Malgraŭ lia familia aspekto, li ekstergeedzece amindumis virinojn kiel Marilyn Monroe. Li estas la nura rom-katolika prezidento de Usono.
Kennedy estis mortpafita, dum li kaj lia edzino veturis en aŭtokavalkado dum politika kampanjo. Oficiale Lee Harvey Oswald lin murdis, sed konspiraj teorioj pri lia morto estas daŭra parto de usona populara kulturo. Oni decidis en 2004 ciferecigi magnetofonan registraĵon, kiu enhavas la sonon dum la murdo, celante analizi, ĉu vere pafis oni 3-foje (el biblioteko) aŭ ekzistis iu 4-a pafo el la proksima monteto.
Dum lia administrado (1961-1963) okazis;
- 1961- Fiasko de la sturminvado de Kubo ĉe Bahía Cochinos (Porka Golfeto).
- 1961- La kreo de la Pac-Korpuso
- 1961- Alianco por Progreso kun Latin-Ameriko
- 1961- Ekkonstruo de Berlina Muro – Kennedy retorikis "Ich bin ein Berliner".
- 1962- Krizo de Kubaj Misiloj.
- 1962- Batalo pri civilaj rajtoj por negroj en Usono.
- 1963- Traktato de Malpermeso de Atmosfera Nuklea Provado kun Sovetio kaj Britio
Antaŭulo: Dwight D. Eisenhower 1953-1961 |
35-a Prezidento de Usono 1961-1963 |
Posteulo: Lyndon B. Johnson 1963-1969 |