Jolando de Francio
El Vikipedio
Jolando de Francio ( france : Yolande de France aŭ Yolande de Valois kaj itale : Violante aŭ Jolanda di Francia ) naskiĝis en Tours (Turo) je la 23-a de septembro 1434 kaj mortis en Chambery (Ŝamberio) je la 28-a de aŭgusto 1478.
Ŝi estis la filino de la reĝo de Francio Karlo la 7a kaj de Maria de Anĵuo.
Ŝi edziniĝis en Clippe dum 1452 kun la 3-a duko de Savojo Amadeo la 9-a kaj ŝi naskis al li 10 gefilojn :
- Ludoviko (1453).
- Anno (1455-1480), kiu edziniĝis en 1478 kun la reĝo Frederiko la 4-a de Napolo (1452-1504).
- Karlo (1456-1471), princo de Piemonto.
- Maria (m1511), kiu unue edziniĝis en 1478 kun la grafo Filipo de Bade-Hachberg (1454-1503) kaj poste kun Jacques d'Assay du Plessis.
- Ludovikino (1461-1503), kiu edziniĝis en 1479 kun la princo de Oranĝo Hugo de Ŝalono. Vidviniĝinte, ŝi monaĥiniĝis ĉe la Klaraninoj kaj estis titolita "beatulino" en 1839.
- Filiberto (1465-1482), kiu fariĝis la 4-a duko Filiberto la 1-a de Savojo.
- Bernardo (1467).
- Karlo (1468-1490), kiu fariĝis la 5-a duko Karlo la 1-a de Savojo.
- Ĵakvo-Ludoviko (1470-1485), kiu fariĝis grafo de Ĝenevio kaj markizo de Gex (Ĵeks).
- Johano-Klaŭdo Galeaco (1472).
Post la morto de sia patro en 1465, Amadeo heredis la Domestrecon de Savojo, sed ĉar li estis epilepsiulo malsanema kaj religiema, li forlasis la regadon al sia edzino, kiu energie rolis kiel regentino ekde 1466 kontraŭ la intrigoj de la ribelemaj nobeloj savojaj kaj de sia bofrato Filipo de Breso.
Post la morto de sia patro en 1472 Filiberto heredis la Domestrecon de Savojo sed, ĉar tiam li estis sepjara infano, lia patrino fariĝis regentino. Ŝi edzigis lin en 1474 kun lia dujara kuzino Blankino Maria Sforzo (1472-1510), kiu estis la filino de la duko de Milano Galeaco Mario Sforzo kaj de Bonino de Savojo.
La regentino Jolando hezitis inter la tradicia alianco de Savojo kun svislandanoj kaj profita alianco kun la burgonja potenco kreskanta. Ĉar ŝi timis aliancon inter la dukoj de Burgonjo kaj de Milano, ŝi elektis aliancon kun la duko de Burgonjo Karlo la Temerara.
Sekve la franca reĝo Ludoviko la 11-a provis eksoficigi ŝin kaj anstataŭigi ŝin per ŝia bofrato Filipo de Breso.
Sekve ankaŭ eksplodis konflikton kun la svislandanoj, kiu venkis la savojan trupojn kaj konkeris la landojn de Valezo kaj de Vaŭdo. La svislandanoj ankaŭ venkis la burgonjajn trupojn dum la Batalo de Gransono kaj la Batalo de Morato en 1476. El tiu katastrofo rezultis, ke la duko Karlo la Temerara malalianciĝis, kaptis kaj prizonigis la savojan regentinon pro lia refavoro al Francio kaj al Svisa Konfederacio.
Ŝi sukcesis liberiĝi post kelkaj monatoj sed rapide mortis en Ŝamberio dum 1478. Ŝi estas entombigita kun sia edzo en Vercelli.