Karlo la 1-a de Savojo
El Vikipedio
Karlo la 1-a de Savojo kromnomita "la Militisto" (france : Charles Ier de Savoie dit "le Guerrier" kaj itale : Carlo I di Savoia detto "il Guerriero" ) naskiĝis en Carignan (Karinjan) je la 29-a de marto 1468 kaj mortis en Pignerol je la 13-a de marto 1490.
Li estis la filo de la 3-a duko Amadeo la 9-a de Savojo (1435-1472) kaj de lia edzino Jolando de Francio (1434-1478).
Post la morto de sia frato la 4-a duko Filiberto la 1-a de Savojo en 1482, li heredis la Domestrecon de Savojo kaj fariĝis la 5-a duko de Savojo, princo de Piemonto, grafo de Aosto, de Morianio kaj de Nico. Li komence regis kun sia onklo Filipo de Breso kiel kuratoro, kaj malfacile emancipiĝis el lia influo. Li aĉetis en 1485 al sia onklino Karlotino la titolon de reĝo de Kipro kaj de Jerusalemo, kaj konkeris en 1487 la markizlando de Saluco.
Li edziĝis je la 1-a de aprilo 1485 kun Blankino de Montferato (1472-1519), kiu estis la filino de la markizo Vilhelmo la 8-a de Monferato kaj de Elizabeto Sforza. Ŝi naskis al li du gefilojn :
- Jolando (1487-1499), kiu edziniĝis kun la 8-a duko Filiberto la 2-a de Savojo (1480-1504).
- Karlo-Johano-Amadeo (1488-1496), kiu fariĝis la 6-a duko Karlo la 2-a de Savojo.
[redaktu] Eksteraj Ligiloj
- Arkivejoj de Savojo en la franca lingvo.
- Genealogio de la savoja dinastio
Gepatroj | ||||
Amadeo la 9-a | ||||
1452 geedziĝo kun | ||||
Jolando de Francio | ||||
Antaŭulo | Karlo la 1-a | Posteulo | ||
---|---|---|---|---|
4-a duko de Savojo | 1468 - 1482 - 1490 | 6-a duko de Savojo | ||
Filiberto la 1-a | 1485 geedziĝis kun | Karlo la 2-a | ||
1465 – 1472 – 1482 | Blankino de Monferato | 1489 – 1490 – 1496 | ||
Gefiloj (2) | ||||
|
||||
Jolando |
||||
Karlo-Johano-Amadeo |
||||
|
||||