Kalkato
El Vikipedio
Kalkato (hinde कोलकता [kolkata], bangale কলকাতা ) estas barata havena urbo kun ĉ. 5 milionoj da loĝantoj (14 milionoj en la aglomeraĵo).
Kalkato situas ĉe la delto de la rivero Gango, ĉe la enfluo de ties brako Huglo en la Golfon de Bengalio, parto de la Hinda Oceano. Ĝiaj koordinatoj estas 88° 24' E, 22°35' N Mapo. Ĝi estas ĉefurbo de la provinco Okcident-Bengalo, kaj post Mumbajo kaj Delhio la tria plej grando urbo de Barato.
Inter 1700 kaj 1912 Kalkato estis la ĉefurbo de la brita kolonio Hindujo, poste ĝis 1947 ĉefurbo de Bengalio. En tiu tempo ĝi ricevis la angligitan nomon Calcutta [k'lkata]. En 2001 ĝi oficiale reŝanĝis sian nomon al kolkata.
http://upload.wikimedia.org/wikipedia/en/e/e7/Victoriamemorial.jpg |
Monumento Victoria Memorial el la Britkolonia epoko. |
En Kalkato vivis la nobelpremiulo Rabindranath Tagore. La flughaveno de la urbo, iam nomita "flughaveno Dum Dum" laŭ la apuda vilaĝaro, nun nomiĝas laŭ la bengala politikisto "Netaji" Subhash Chandra Bose.