Kantono Sankt-Galo
El Vikipedio
La Kantono Sankt-Galo estas unu el la 26 administraj unuoj de Svislando, kiuj nomiĝas kantonoj, kaj situas en la nordoriento de la lando. Ĝia sidejo estas la samnoma urbo Sankt-Galo (germane St. Gallen). Dum 2004, en la kantono vivis 457.289 enloĝantoj.
Nacilingvaj nomoj de la kantono en la lingvoj de la Svisa Konfederacio estas
germane St. Gallen, france St-Gall, itale San Gallo kaj romanĉe Son Gagl [son galj].
Oficiala kantona lingvo estas la germana.
La regiono troviĝas apud la Konstanca lago en la nordo kaj la rivero Rejno en la oriento. Ĝi ĉirkaŭas la du kantonojn de la regiono Apencelo.
La nomo de la kantono kaj ĝia ĉefurbo, St. Gallen, deriviĝas de la irlanda sanktulo Galo (latine Gallus), kiu fondis tie benediktanan monaĥejon, ĉirkaŭ kiu kreskis urbo. La urbanoj ekribelis kontraŭ la abatoj, kiuj estis ankaŭ imperiaj princoj, kaj fariĝis aliancanoj de la svisoj en 1454. Dum 1803 Sankt-Galo iĝis svisa kantono.
[redaktu] En Esperanto
- Sankt-Galo estis la naskiĝloko de Hans Hermann Kürsteiner, iama prezidento de UEA.
[redaktu] Ligoj
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.