Karl Landsteiner
El Vikipedio
Karl LANDSTEINER [kal lantŝtajne] (naskiĝis la 14-an de junio, 1868, mortis la 26-an de junio, 1943) estis aŭstra kemiisto kaj bakteriologo.
Naskiĝinte en Vieno, li studis medicinon en sia hejmurbo kaj kemion en Würzburg, Munkeno kaj Zuriko.
En la jaro 1901 li malkovris la klasikajn sangogrupojn A-B-0. Unu jaron poste li kune kun Max Richter evoluigis metodon por eltrovi la sangogrupojn el sangomakuloj. Pro tiu ĉi eltrovo li en 1930 gajnis la Premion Nobel de Fiziologio aŭ Medicino. En 1937 li kune kun Alexander Salomon Wiener malkovris la resusfaktoron.
Karl Landsteiner mortis en Novjorko.