Kastilio kaj Leono
El Vikipedio
La hispana aŭtonoma komunumo (regiono) de Kastilio kaj Leono, (94.193 km2), havas proksimume 2.600.000 loĝantojn. Ĝi konsistas el la provincoj de Avilo (Ávila), Burgoso (Burgos), Leono, Palencio (Palencia), Salamanko (Salamanca), Segovio (Segovia), Sorio (Soria), Valadolido (Valladolid), kaj Zamoro (Zamora). La ĉefurbo de la regiono estas Valadolido.
Ĝi estas la hispana regiono kun plej granda surfaco. Ĝi konsistas en tre granda ebenaĵo (la norda meseta), ĉirkaŭata de relative altaj montaroj krom en la limo kun Portugalio, kie la landlimon markas ĉefe riveroj.
La klimato estas ekstrema, kun someroj tre varmaj kaj sekaj, ĉefe en aŭgusto, dum la cetero de la jaro montras malvarmajn temperaturojn.
Dum multaj jaroj la ĉefa enspezo de la regiono estis la agrokulturo, ĉefe tritika, kaj la bestbredado. En la lastaj jaroj la regiono suferas fortan procezon de senpopoligo, kun migrado ĉefe al Madrido kaj aliaj industriaj urboj.
La nuna regiono estas administracia unuiĝo de la plejparto de la historia regiono de Malnov-Kastilio kaj la Reĝlando de Leono, post la nova organizado en Hispanio en 1983.
La kastilia lingvo (la hispana de Kastilio) evoluis ĉi tie en la Mezepoko, kaj malrapide disvastiĝis al la aliaj regionoj dum la t.n. rekonkero. Oni konsideras ĝin la plej pura formo de la hispana lingvo.
[redaktu] Ekstera ligo
- Aŭtonoma registaro de Kastilio kaj Leono
- Turismo en Kastilio kaj Leono
- Castellanoleoneses.tk - Portal de Katilio kaj Leono
|
|
---|---|
Andaluzio | Aragono | Asturio | Balearoj | Ekstremaduro | Eŭskio | Galegio | Kanarioj | Kantabrio | Kastilio kaj Leono | Kastilio-Manĉo | Katalunio | Madrida Regiono | Murcia Regiono | Navaro | Rioĥo | Valencilando | | Aŭtonomaj urboj: Ceŭto | Melilo |