Kito
El Vikipedio
Kito (hispanlingve: 'Quito') estas ĉefurbo de Ekvadoro, en la provinco de Pichincha (piĈINĉa). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 1,6 milionojn da loĝantoj. De la nordo suden, la urbo kovras distancon de 20 kilometroj ĉe alteco de 2 850 metroj, sur la flanko de la vulkano Guagua Pichicnha (GŬAgŭa piĈINĉa). Ĝia nomo signifas 'centro (Qui) de la mondo (To)' en la keĉua lingvo. Ĝi fondiĝis dum 1534.
La afera centro de Kito estas en la nordo, kie situas la internacia flughaveno Mariscal Sucre (marisKAL SUKre).
Pli sude oni povas trovi la historian kolonian centron, alirenda loko por turistoj. UNESKO antaŭfoje nomis Kiton kiel Monda Kulturheredaĵo dum 1979 pro ĝia kolonia arĥitekturo.
Estas Brazila popolkanzono pri Kito kies ununura strofo diras:
La ĉefurbo de Ekvadoro estas Kito.
Neniam ŝanĝis
Ĉiam estis Kito.
[redaktu] Eksteraj ligoj
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.