Zodiako
El Vikipedio
La zodiako estas la zono de ĉielo, kiun la Suno trapasas, vidita el la Tero. La linio tra kiu la Suno sin movas estas nomata ekliptiko; la zodiako estas la zono, 8 gradojn norden kaj ok gradojn suden, en kiu ankaŭ la Luno kaj la planedoj sin movas (ĉiam viditaj el la Tero). Nur Plutono iafoje vagas eksteren.
Konfuzoj ofte okazas inter la zodiakaj signoj (signoj de la zodiako) kaj la konstelacioj, laŭ kiuj ili nomiĝas. El la 88 konstelacioj, en kiujn ni laŭtradicie dividas la stelĉielon, la Suno trapasas 13 tiajn. La signoj de la zodiako kontraŭe estas nuraj partoj de la ekliptiko: Oni dividas la vojon de la Suno (vidata el la Tero) en 12 partojn po 30 gradoj. Ili ricevis la nomojn de la konstelacioj, en kiuj ili pli-malpli situis antaŭ 2000 jaroj. Intertempe, pro la precesio, ili forŝovis unu de la alia je proksimume 30 gradoj. Do kiam la Suno pasas la konstelacion nomitan Pesilo, ĝi estas en la signo nomita Skorpio.
Tradicie, laŭ astrologio, estas 12 signoj de la zodiako (la datoj estas proksimume kiam la Suno estas en ĉiu signo laŭ Okcidenta astrologio):
signonomo | latine | simbolo | bildo | de | ĝis |
---|---|---|---|---|---|
Ŝafo | Aries | ![]() |
![]() |
Mar 21 | Apr 19 |
Taŭro | Taurus | ![]() |
![]() |
Apr 20 | Maj 20 |
Ĝemeloj | Gemini | ![]() |
![]() |
Maj 21 | Jun 21 |
Kankro | Cancer | ![]() |
![]() |
Jun 22 | Jul 22 |
Leono | Leo | ![]() |
![]() |
Jul 23 | Aŭg 22 |
Virgulino | Virgo | ![]() |
![]() |
Aŭg 23 | Sep 22 |
Pesilo | Libra | ![]() |
![]() |
Sep 23 | Oct 22 |
Skorpio | Scorpius | ![]() |
![]() |
Okt 23 | Nov 21 |
Sagitario | Sagittarius | ![]() |
![]() |
Nov 22 | Dec 21 |
Kaprikorno | Capricornus | ![]() |
![]() |
Dec 22 | Jan 19 |
Akvisto/Amforo | Aquarius | ![]() |
![]() |
Jan 20 | Feb 18 |
Fiŝoj (stelfiguro) | Pisces | ![]() |
![]() |
Feb 19 | Mar 20 |
Laŭ astronomio, estas 13 konstelacioj de la zodiako (kun la proksimumaj datoj kiam la Suno estas en ĉiu konstelacio kaj la daŭro):
signonomo | latine | de | ĝis | daŭro (tagoj) |
---|---|---|---|---|
Ŝafo | Aries | Apr 19 | Maj 13 | 25 |
Taŭro | Taurus | Maj 14 | Jun 19 | 37 |
Ĝemeloj | Gemini | Jun 20 | Jul 20 | 31 |
Kankro | Cancer | Jul 21 | Aŭg 9 | 20 |
Leono | Leo | Aŭg 10 | Sep 15 | 37 |
Virgulino | Virgo | Sep 16 | Okt 30 | 45 |
Pesilo | Libra | Okt 31 | Nov 22 | 23 |
Skorpio | Scorpius | Nov 23 | Nov 29 | 7 |
Ofiuĥo | Ophiuchus | Nov 30 | Dec 17 | 18 |
Sagitario | Sagittarius | Dec 18 | Jan 18 | 32 |
Kaprikorno | Capricornus | Jan 19 | Feb 15 | 28 |
Akvisto/Amforo | Aquarius | Feb 16 | Mar 11 | 24 |
Fiŝoj (stelfiguro) | Pisces | Mar 12 | Apr 18 | 38 |