Kresta karakaro
El Vikipedio
?Kresta karakaro Konserva statuso: Malplej zorgiga |
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Polyborus plancus.
|
||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
||||||||||||||
Polyborus plancus (Miller, JF, 1777) |
||||||||||||||
|
||||||||||||||
Caracara cheriway |
Kresta karakaro (Polyborus plancus) estas birdo voranta ĉefe bestokadavrojn kaj vivanta en Sud-Ameriko. Ĝi apartenas al ordo falkoformaj birdoj, familio falkedoj, al subfamilio de karakaroformaj. Ĝi longas 50-60 cm, pezas de 700 gr. ĝis 1400 gr., depende de la vivloko.
La karakaro plenigas multe da tempo sur la grundo - male ol aliaj falkoformaj - kaj ĝi nestas ankaŭ aliforme ol la falkoformaj birdoj. Ĝi nestas sur altaj arboj, kaktoj, rokoj kaj ambaŭ gepatroj partoprenas en la kovado de la 2-3 brunetaj ovoj, en septembro aŭ oktobro. La idoj eloviĝas post 28-32, poste ilin edukas, nutras la gepatroj ĝis 3 monatoj.
La plumaro de la birdo estas unueca por ambaŭ seksoj, ĝia kaposupro estas nigra, la kolo blanka, sube makulita gute aŭ strie kaj transiras al la nigrabruna koloro de la trunko. La sekse ne maturaj karakaroj havas surbruste multaj blankaj plumoj, la kapohaŭto estas rozkolora, pli poste flava, same kiel la kruro, kiu estas blanka en junaĝo.
Ĝi nutras sin ĉefe kiel per surveturitaj, ĉebuĉejaj restaĵoj, bestokadavroj, sed ankaŭ ĉasas je malgrandaj mamuloj, reptilioj, birdidoj.
Ĝia latina nomo aludas ĝian nutradon: la poly-parto signifas multan, diversan, la vorto boros signifas grandapetitulon. La vorto karakaro (kiel oni nomis la birdon en Sud-Ameriko) aludas verŝajne je ties voĉo, sed la lokaj loĝantoj nomas ĝin eĉ karakara aglo, karanĉo, reĝa buteo aŭ meksika aglo.