Kristoforo Kolumbo
El Vikipedio
Kristoforo Kolumbo (itale Cristoforo COLOMBO) (naskiĝinta en Ĝenovo en 1451 – mortinta en Valladolid la 20-an de majo 1506) estis itala esploristo kaj naviganto en la servo de Kastilio.
Liaj esplorvojaĝoj poste konsciigis la eŭropanojn pri la ekzisto de Ameriko, sed pro pluraj kialoj estas neĝuste nomi lin la malkovranto de Ameriko.
Fakte ne certas, ĉu li vere estis el Ĝenovo. Misteraj cirkonstancoj igis kelkajn opinii, ke li estis iu, kiu ŝajnigis la identecon de la vera Colombo post ŝippereo, kaj ke li eble estis portugala aŭ kataluna judo. Vere en siaj skriboj li neniam uzis la italan, sed strangan hispanan, kun multaj miksoj de portugalaj vortoj.
En 1476 li sin establis en Lisbono, kie pro la familio de sia edzino, Felipa Moniz, li faris kontrakton kun la grandaj esploraj kompanioj de Portugalio.
Dum sia portugala periodo, li faris longajn vojaĝojn ĝis Gvineo sude kaj Islando norde. Li vojaĝis ĉiam kiel komercisto, do pasaĝero - li neniam estis profesia maristo.
Li kolektis la ideojn de Toscanelli pri la globeco de la Tero, kaj ellaboris projekton por atingi la orienton (Ĉinio kaj Cipango) per navigado okcidenten. Ĉar li miskalkulis la diametron de Tero pli malgranda ol la reala, sciencistoj malrekomendis lian planon. Laŭ la sciencistoj, Cipango (Japanio) estis 20.150 km okcidente de la Kanarioj trans la Atlantiko, sed laŭ Kolumbo la distanco nur estis 6.275 km. La nombro de la sciencistoj estis proksimume ĝusta, tiu de Kolumbo freneze malĝusta.
Rifuzite ĉe Johano la 2-a de Portugalio, Kolumbo sin proponis al la Katolikaj Gereĝoj (1487), kiuj akceptis lin nur en 1492, post la fino de la rekonkero. En la Kapitulacoj de Santa Fe (1492) Kolumbo ricevis la titolojn vicreĝo kaj admiralo (kvankam ne maristo) kaj la dekonon de la riĉaĵoj, kiujn li estis trovonta.
La ekspedicio, kiun li organizis kun la helpo de la gefratoj Pinzón, ekiris de Palos de Moguer (en Onubo) la 3-an de aŭgusto 1492, en tri ŝipoj, la Pinta, la Niña kaj la Santa María. La 6-an de septembro li faris vojaĝpaŭzon en la Kanariaj Insuloj. La 12-an de oktobro li elŝipiĝis en Guanahaní, al kiu li donis la nomon Sankta Savanto (San Salvador), kaj poste iris ĝis Hispanjolo (La Española). Je lia reveno, la Katolikaj Gereĝoj akceptis lin en Barcelono.
Dum sia dua vojaĝo (1493-1496) li alvenis al la Malgrandaj Antiloj, Puerto-Riko kaj Jamajko, kaj li fondis la urbon La Isabela en Hispanjolo.
En sia tria vojaĝo (1498-1500) li vizitis la kontinentan bordon en la buŝo de Orinoko kaj la insulojn Trinidado kaj Cubagua, antaŭ ol li repatrujiĝis pro siaj agadoj kiel vicreĝo.
En kvara vojaĝo, li vizitis la bordon inter Honduro kaj Panamo.
Kolumbo mortis en la konvinko, ke ĉi tiuj teroj rilatas al Azio.
Fundamenta Krestomatio el 1903 enhavas rakonton pri la lasta nokto de Kolumbo antaŭ alteriĝo en Ameriko sub titolo Nokto de Enbe el Odeso.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
[redaktu] El rakonto "Historio de ŝipo" (de infanverkisto B.Ĵitkov):
"...Sed kiel homoj navigis trans marojn, kiam neniu sciis, kiel anticipe kalkuli, ke la ŝipo ne renversiĝu? Ja depratempe ŝipoj navigis! Jen Kolumbo krozis la oceanon per sia "Santa-Maria". Se nun tiu ŝipo intencus iri oceanon, oni ellasos ĝin el neniu haveno de la mondo.
Ne, mi mensogas! Ĝuste al tiu ŝipo, precize kiel "Santa-Maria", oni permesis transiri de Eŭropo al Ameriko. Tio okazis en 1898 jaro, kiam estis celebrata 400j de "malfermo" de Ameriko. Oni faris ĝustan kopion de la Kolumba ŝipo. Homoj startis kaj ripetis la unuan vojon de Kolumbo. Jes, tamen, la "kolumboj" navigis kun vartistino: granda oceana vaporŝipo iris apude por ĉiu okazo. Feliĉe la vojaĝo trapasis glate kaj niaj "kolumboj" malfermis Amerikon duan fojon.
Sed kiam en 1492j Kolumbo navigis en fora maro pli kaj pli okcidenten, nek li, nek lia teamo timis, ke ilia ŝipo renversiĝos. Ili timis alion: ke tie la tero finiĝas kaj ke de la rando akvofalo fluegas en abismon, kaj tien direktiĝas forta torento, kiu des pli fortas, ju pli proksimas al la rando. Tien estus entirata ajna ŝipo kaj de tiu pereo neniu sukcesos forboardi, kaj neniu ankro savos. La teruraĵojn do timis kolumbaj homoj, sed ne tion, ke ilian ŝipon renversos vento kaj faligos per veloj al akvon.
La veloj sur kolumba karavelo estis ne altaj, kaj centro de ventopremo lokiĝis sufiĉe malalte. Krome, dum tiama ekipo de l' ŝiparo, maristoj ne uzis deflankajn ventojn, sed iris nur tiel, ke la vento blovu almenaŭ iom demalantaŭe. Kaj se estis vento absolute flanka, kiam la risko renversiĝi estas la plej granda, do stiranto turnis la ŝipon tiel, ke ĝi iru tamen iom laŭvente. Certe oni strikte atentis la veteron, havis ne multajn velojn, kiujn forigi eblis unumomente, ĉe subita tempesto.
En la arto - atenti veteron, regi ŝipon, tiel, ke ondoj malpli ĝin superfluu, kaj ke vento ĝin ne faligu - ho! - en la afero homoj delonge jam akiris multan sperton. Kaj dum kolumbaj tempoj, jam tiom da spertegaj maristoj estis, ke en Mediteraneo eble ne malpli da ili troviĝis ol da ŝoforoj estas en Moskvo..."