Puerto-Riko
El Vikipedio
Geografio > Ameriko > Antiloj > Grandaj Antiloj > Puerto-Riko < Usono
Puerto-Riko (Porto-Riko estas la PIV-a nomo) estas dependa teritorio de Usono en Kariba Maro. Ĝi apartenas al la Grandaj Antiloj kaj situas oriente de Hispanjolo.
- Landkodo: PR.
- Nacia nomo: Commonwealth of Puerto Rico / Estado Libre Asociado de Puerto Rico.
- Areo: 9.104 kv.km.
- Loĝantaro: 3.927.000
- Adm. centro: San-Juano.
- Lingvoj: hispana.
Puerto-Rikon prenis Usono de Hispanio en 1898. Al Puerto-Riko ankaŭ apartenas la du loĝataj insuletoj Culebra kaj Vieques.
La puerto-rikanoj dekjare faras voĉdonon, en kiu ili elektas inter 3 eblecoj:
- Resti kun Usono, kiel "libera ŝtato asociata" (hispane, "Estado Libre Asociado"; ĝis nun, ĉiam ili elektis ĉi-tion).
- Tranĉi sin de Usono kaj iĝi tutsendependa regno. (Dum la lastaj voĉdonoj ci-tiu eblo ricevis cirkaŭ kvin procenton de la voĉdonoj)
- Iĝi plia (la kvindek-unua) usona ŝtato.
Puerto-Riko sendas sian propran teamon al la Olimpiaj ludoj. La puertorikanoj estas liberaj de la impostoj de la usona registaro (sed pagas impostojn al sia registaro).