Émile Boirac
El Vikipedio
Émile BOIRAC [emil' bŭarak'] estis franca esperantisto, doktoro pri filozofio, fama filozofo kaj rektoro de Akademio de Esperanto. Naskiĝis je la 26-a de aŭgusto de 1851 en Guelma (Alĝerio), mortis je la 20-a de septembro de 1917 en Dijon. Estis nomita rektoro de la Universitato de Grenoble (1898) kaj de Dijon (1902).
Kiel filozofo, lia ĉefa verko estas lia tezo de doktoreco "La Ideo de la Fenomeno"; li penis akordigi la teoriojn de du el la grandaj francaj filozofoj, Renouvier kaj Fouilée pri la substanco, la realeco de la ekstera mondo, la idealismo-fenomenismo. Li kreis la Instituton elektroteknikan de Grenoble, kaj la "pri-vinan" Instituton de Dijon. En 1900 li estis varbita al Esperanto per leteroj de Meray. Post iom da hezito li senlace laboris por Esperanto. Li prezidis la unuan UK en Boulogne-sur-Mer (1905). Poste li ĉeestis ĉiujn kongresojn, krom du. Elektita de D-ro Zamenhof kiel prezidanto de la Lingva Komitato, li subtenis energie la fundamentajn principojn dum la Idistaj atakadoj. Lia raporto al la Kvara Kongreso pritraktas lian partoprenon al la laboroj de la Delegacio kaj la konduton de tiu ĉi. En la lingvaj laboroj li partoprenis per gravaj verkoj, kaj lia granda Vortaro E-E-a estis unu el la plej gravaj libroj por la lingvolaborantoj. Boirac sin montris unu el niaj plej bonaj stilistoj kaj spertuloj. Per sia fluanta voĉo kaj ridetanta bonhumoro, kaj eble per sia psika influo, kune kun sia persona aŭtoritato, li ĝuis grandan influon en la E-istaj kunvenoj, kaj estis ĉiam tre atente aŭskultata. Li fondis diversajn grupojn kaj altiris al Esperanto gravajn Universitatanojn. Krom siaj multaj artikoloj en revuoj francaj (speciale en la Revuo Pedagogia) kaj esperantaj (kiel la Revuo),
[redaktu] Verkoj
- Traduko de Leibniz : Monadologio, 1902-
- Ŝlosileto kvarlingva 1903 -
- Perdita kaj retrovita 1905 -
- Qu'est-ce que l'espéranto? 1906 -
- Le Congrès espérantiste de Genève, 1906 -
- Pri la homa radiado, 1906 -
- Traduko de Molière: Don Juan aŭ la ŝtona festeno, 1909 -
- Traduko de Van Dyke: La kvara Mago aŭ la alia Saĝulo, 1909 -
- Plena Vortaro E-E-a 1909 -
- Le problème de la langue internationale, 1911 -
- Vortaro de la Oficialaj Radikoj 1911 -
- Fundamentaj principoj de la vortaro esperanta 1911.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
[redaktu] Aldonoj
En 1912 Boirac estis fondanto, kune kun Camille Chaigneau kaj aliaj, de monda asocio de spiritismaj Esperantistoj kaj ĝia unua prezidanto.
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |