Ladoga lago
El Vikipedio
Ladoga lago | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Kontinento: | Eŭropo |
Lando: | Rusio, Karelio |
Areo sen insuloj: | 17.703 km² |
Areo kun insuloj: | 18.390 km² |
Maksimuma profundeco: | 225 m |
Meznombra profundeco: | 52 m |
Alteco super maro: | 4 m |
Akvokolekta baseno: | 280.366 km² |
alfluantoj i.a.: | Svir, Volkov |
defluanto: | Neva |
Ĉebordaj urboj : | Sortavala, Sjasstroj |
Specifaĵo: | plej granda lago de Eŭropo |
La lago Ladoga (ruse, Ладожское озеро, finne, Laatokka) estas la plej granda lago de Eŭropo. Ĝi situas en du regionoj de Rusio: Karelia kaj Leningrada provinco. La norda bordo de la lago proksimas la landlimon de Finnlando. En la lago troviĝas pli ol 500 insuloj. (Vidu mapon Mapo).
[redaktu] Historio
Ĝis la 13-a jarcento la lago nomiĝis Nevo. La renomumo okazis laŭ la ĉeborda mezepoka komerca urbo Staraja Ladoga.
Dum la Leningrada blokado de la dua mondmilito la Ladoga lago estis la sola vojo por provizi la sieĝatan grandurbon. La transporto al Leningrado (Peterburgo) okazis vintre per kamionoj trans surglaciaj stratoj ("Stratoj de la vivo"), somere per boatoj.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.