Vladimir Gernet
El Vikipedio
Vladimir GERNET (Vladi'mir Aleksan'droviĉ, ruse Владимир Александрович Гернет) (naskiĝis en 1870, mortis en 1929), ruso, kemiisto kaj direktoro de vinber-instituto apud Odessa.
Pioniro de Esperanto, esperantistiĝis en 1890, jam en 1894 grupiĝis ĉirkaŭ li aro da fervoraj Esperantistoj en Odessa. Kunfondinto de la Lingvo Internacia, kiun li monsubtenis. Longe korespondis kun Zamenhof. Havis multajn malagrablaĵojn pro la rusa cenzuro. (I. detalojn en la intervjuo en "Kvardek jaroj".)
Tradukis:
- Fantomoj de Korolenko, 1896, 49 p.;
- Pentraĵoj el vojaĝo de Heine, 1897, 16 p.;
- La faman leteron de Zamenhof al Borovko.
Kunlaboris krom Lingvo Internacia je La Esperantisto, L' E-iste, ktp.
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |