Linhart Rýznar
El Vikipedio
Linhart RÝZNAR (naskiĝis 5-an de novembro 1921) estas ĉeĥa esperantisto, iama ĉefdelegito de UEA por Ĉeĥio kaj Cseh-metoda instruisto, "magiisto", honora membro de ĈEA.
Li estis Esperantisto ekde 1937 en Liberec. Post la dua mondmilito li transloĝiĝis en la urbon Svitavy, kie li vivas ĝis hodiaŭ. Tie li iniciatis fondiĝon de loka Esperanto-klubo, simile ankaŭ en la najbara urbo Polička. En la jaro 1951 li ricevis aprobon por instrui Esperanton, kiun li multfoje poste instruis en someraj kursoj kaj tendaroj en Ĉeĥoslovakio kaj danke al uzo de Ĉe-metodo ankaŭ eksterlande (Hungario, Pollando, Germanio).
Post fondiĝo de ĈEA en 1969 li fariĝis ĝia komitatano, poste ankaŭ estrarano aŭ membro de kontrola komisiono. Dum dudek jaroj li tre zorge kaj modele plenumis funkcion de ĉefdelegito de UEA en Ĉeĥa Respubliko. Li ofte vojaĝas, informas pri ĉeĥa Esperanto-movado kaj multfoje ankaŭ kontribuas al artaj kaj distraj programoj dum Esperanto-renkontiĝoj kiel magiisto.